Kio nova ?

2011-06-06
Post longa interrompo, nun estas tempo fini la laboron. Unue relegi la 17ajn jam tradukitajn ĉapitrojn, kaj poste traduki la 8 ceterajn.
Antaŭdankon al esperantistoj, kiuj trovos tempon por relegi la tuton kaj trovi malglataĵojn.

mercredi 5 mars 2008

15 La klarigo

Ĉapitro 15


La klarigo


Arniko neniel dubis. Lin la Minestanoj volis mortigi. Tion pruvis, ke ili torturis rumanan komerciston, kredante lin Ilikestano.

Sed restis laŭ li neklarigeble, kial La Minestanoj provis lin mortigi. Kion malbonan li do faris al ili ? Lia memoro atestis nur, ke li forlasis ilin amike. Arniko ne povis tiel resti nescianta. Li devigos sian kaptiton al konfeso.

Alveninte al Ilikesta kampadejo, li iris al la ĉero de Ilika, kaj antaŭ ol salti de la ĉevalo, li abrupte ĵetis teren la Minestanon.

p120

La kompatindulo kredis sin je la lasta horo. Li tamen volis morti brave. Preta elteni terurajn torturojn, li restariĝis, ne imagante eĉ unu sekundon, ke Ilikestanoj povus lasi lin vivanta.

Ilika, je apero de Arniko, eliris el sia ĉero. La aliaj Ilikestanoj rapide ariĝis malantaŭ li. Neniu komprenis la nekutiman konduton de Arniko.

- Kion signifas ĉio tio ? demandis Ilika preskaŭ severe.

- Kaku, klarigos mi ĉion. Ni eniru la ĉeron. Ankaŭ vi eniru, ordonis Arniko kolertone al la Romao de la Minestanoj.

Kiam ĉiuj estis arigitaj en la ĉero, Arniko, montrante lin per fingro, diris al Ilika :

- Kaku, ĉu vi rekonas tiun viron ?

- Jes, respondis Ilika, li estas Terkari, la tria filo de Mija.

- Nu, tiu viro kaj lia tuta tribo volis min mortigi. Ĉu vere, Terkari ?

Tiu klinis la kapon.

Ilika aŭskultis kaj rigardis kun plej granda atento. Li simple diris al Arniko :

- Daŭrigu.

p121

- Ili estis en la arbaro, je ĉirkaŭ sep aŭ ok kilometroj de ĉi tie. Ili prigvatis nian trairadon. Kompatinda komercisto el Bukaresto pasis. Ili kredis lin unu el niaj homoj. Ili alsaltis lin. Ili mistraktis lin, kaj sendube mortigus lin, se ili ne ekvidus sian eraron.

Terkari aprobis per la kapo.

- Mi malkovris lin preskaŭ mortonta. Li ne komprenis kial tiuj fremduloj volis lin mortigi. Li diris ke ili estas Romaoj. Sed mi ne povis kredi, ke Minestanoj ĉeestas. Dum li parolis, tiuj alvenis, kaj Prasniko, filo de Fero, petis min, sen ia ajn klarigo, kapitulacii. Mi estis sola.

- Kaj kion vi faris ? demandis Ilika.

- Mi rifuzis.
- Vi bone agis. Daŭrigu vian rakonton.

- Tiam, mi batalis kontraŭ ili.

- Ĉu ili multis ?

- Se mi tion dirus al vi, Kaku, vi ne kredus. Prefere demandu al Terkari.

- Ni estis dudek du, respondis tiu, sen atendi ke Ilika rekte demandu.

p122

- Kaj tiel multaj, vi aŭdacis ataki solan homon !

Terkari, kun honto ĉe la frunto, refoje klinis la kapon.

- Daŭrigu, Arniko, diris Ilika, kiun tiu aventuro mergis en grandan surprizon, kiel ĉiujn liajn homojn.

- La Minestanoj kredis venki min facile. Sed ili kalkulis nek je mia ĉevalo, nek je mia pafilo, kiun mi uzis kiel klabon. Anstataŭ atendi ilian atakon, mi la unua atakis. Post kvaronhora batalo, mi jam mortigis aŭ grave vundis dekon da ili. Kiam Prasniko kaj Poŝona estis falintaj, la aliaj fuĝis. Mi kaptis la plej proksiman ĉe la ŝultroj, kaj kondukis lin ĉi tien por lin pridemandi. Jen !

- Ĉu vere ? demandis refoje Ilika al Terkari.

- Jes, tiu respondis.

- Kaj nun, Kaku, daŭrigis Arniko, se vi permesas, necesas ke Terkari diru, kial Minestanoj volis nin ataki izole, kaj ne venis batali kontraŭ nin ĉi tie, laŭ la leĝo de la Romao.

p123

- Respondu, poltrono, fiulo, kriis Ilika al Terkari laŭ minaca mieno.

Terkari ne respondis.
Arniko tiam diris al Ilika, sufiĉe laŭte por esti aŭdata de Terkari :

- Kaku, mi komprenas la silenton de Terkari. Li kredas ke lia sorto estos la sama, ĉu li respondos aŭ ne, ke li estos mortigita, finfine.

- Kaj li pravas, ĉar tia li estos, decidis Ilika.

- Ne, Kaku, mi petas vin. Se li diros la veron, mi promesas al li savitan vivon, kaj li povos reveni hejmen trankvile.

Terkari levis la ŝultrojn. En lia menso, Arniko ne plenumos promeson eksterordinare sindona.

- Vi daŭre ne respondas, Terkari, demandis Arniko.

- Ne

- Ĉu vi scias kion vi riskas, rifuzante ?

- Morton mi ne timas.

- Kiu parolis pri morto ? Kaku Ilika, kaj li tion faris en kolera momento. Vi ne ignoras ke estas io pli timinda ol la morto. Male, vi vivos. Sed, mi ĵuras al vi, sur la kapo de ĉiuj el mia raso, se vi daŭre ne respondos, vi estos “marime”.

p124

Je tiuj teruraj vortoj, Terkari faris genuen, plorante kaj petegante :

- Vi ne faros tian agon.

- Kiu min malhelpos ?

La teruro de Terkari ŝajnis neeltenebla.

- Ne, li refoje petegis, vi ne faros tian agon.

Kaj ĉar li sciis ke Arniko tenos sian parolon, li plu diris, kun larmoj en la okuloj :

- Aŭskultu, Arniko, prefere mortigu min; mi estos feliĉa, kaj mi benos vian nomon!

Kiun kruelon sorton, al kiu li preferas morton, oni do destinis por Terkari ? La jarmilan punon, la plej severan kiun Cigano povas trudi al abomenata malamiko. Kaj tamen, ĝi ŝajnas unue havi nenion tragikan. Sufiĉas ke, laŭ ordono de la tribo, edzinigita virino deŝiros el sia robo ŝtofopecon, kaj ĵetos ĝin al la kapo de la kondamnita Romao. Tiam, tiu estos ekzilita por ĉiam, el ĉiuj triboj. Neniu el la tuta mondo, nek lia edzino, nek liaj infanoj, eĉ nek lia patrino, plu parolos al li. Neniu lin akceptos ĉe la tablo. Se li tuŝos objekton, eĉ el granda valoro, la sankta leĝo postulas ke tiun objekton oni detruu aŭ forbruligu. Por ĉiuj, li estas pli forpuŝa ol leprulo.

p125

Neniu eĉ kuraĝus lin mortigi por mallongigi lian malfeliĉon ĉar nur proksimiĝi al li, riskus igi “marime” tiun mem, kiu tion provus fari.

Jes, la “marimulo” ankoraŭ vivas, sed por lia tuta raso, li estas nur mortinto. Kiam li ĉesos vivi, neniu zorgos pri la enterigo. Neniu lin akompanos al la lasta ripozejo. Oni hastos, - se animoj tion povas! - forgesi la malbeniton.

- Sur la vivo de miaj infanoj, diris Terkari, mi respondos al viaj demandoj, se vi promesos, ke mi ne estos “marime”.

- Mi ne nur ne faros vin “marime”, sed plie, vi estos libera foriri hejmen. Ĉar, tion vi sciu, kiuj ajn estos viaj respondoj, ni vizitos Minestanojn, kaj mi antaŭe komisios vin, por liveri mesaĝon al ili. Ĉu nun vi pretas paroli ?

- Mi pretas.

- Bone. Kial do la Minestanoj volas noci al ni ? Respondu al mi ekzakte, aŭ ni postulos de vi la “solaĵas”1.

p126
Terkari demandis sin, kiel viro tiel juna, povas koni ĝis tiu punkto, la leĝojn kaj la morojn de la Romaoj. Sed li havis ŝancon vivi, kaj li decidis respondi :

- Ne al Ilikestanoj volas venĝi la Minestanoj.

- Al kiu do ?

- Al vi, Arniko.

- Al mi, kial ?

- Arniko, ne ŝajnigu nescion.

- Mi ĵuras sur tio, kio plej sanktas por mi, ke mi ne scias.

Terkari levis la okulojn al tiuj de la junulo kaj, en lia rigardo, li legis ke li estas sincera. Tiam li diris :

- Nia Parni mortis.

- Dio mia, ĉu eblas ?

Terkari silentis. Ĉiuj Ilikestanoj miris. Arniko superante la propran doloron, tuj demandis :

- Kiel ŝi mortis ?

- Ŝi mortigis sin.

- Kaj tutnature, Minestanoj supozas ke ŝi mortigis sin pro mi.

- Ili ne supozas. Ili certas. Eĉ mi, kiu vin alparolas. Mi ĉeestis apud Parni, kiam antaŭ ol morti, ŝi diris ke ŝi mortigas sin por vi.

p127

Arniko ne kredis siajn orelojn.

- Eĉ se Parni mortigis sin por mi, li diris, pri tio mi ne kulpas. Kiel Romaon, Minestanoj povis veni por min pridemandi.

- La Minestanoj kredis, ke Parni estis via, kaj ĉar vi estas Romao, vi konas la punon por tia krimo.

- Mi ĵuras antaŭ Dio ke mi neniam eldiris aliajn vortojn al Parni, ol tiujn, kiujn mi diris antaŭ ŝia patro.

- La Minestanoj juĝis alie.

- Ili estas frenezaj! Frenezaj! Jen la rezulto de ilia frenezo : mortintoj, vunditoj! Ĉu jen ĉio ?

- Proksimume. La tagon de la enterigo de Parni, antaŭ preskaŭ unu monato, mia tribo kunvenis kaj decidis sendi ekspedicion por vin puni. Nia unua misio estis, mortigi vin en arbaro kaj enterigi vin nesciate de la Ilikestanoj.

- La Minestanoj estas senkuraĝuloj, konkludis Arniko.

- Terkari mallevis la okulojn.

- Kaku, por mi estas finite, finis Arniko. Se viavice, vi havas demandojn, tion faru.

- Mi vidas neniun demandon. Ĉio klaras, ve!

p128

- Nu, Kaku, kion ni faros ?

- Ĉu vi ne diris al Terkari, ke vi sendos lin kiel mesaĝiston al la Minestanoj ?

- Prave.

- Kiu estos tiu mesaĝo ?

- Averti ilin ke ni venos al ili post tri tagoj kun niaj kuzoj Vegestanoj kaj Merkestanoj por fari la Kris2

- Plej juste, Arniko.

- Ĉu vi aŭdis, Terkari ?

- Jes.

- Kion vi diros al via tribo ?

- Ke post tri tagoj, la Ilikestanoj, Vegestanoj kaj Merkestanoj venos al Minestanoj por fari la Kris.

- Iru nun, vi estas libera.

Kaj Terkari, sen plu atendi, eliris el la ĉero, dankante Dion ke li estis nek mortigita, nek “marime”.



1Solaĵas : ĵuro

2Kris : juĝado. Tribunalo formita de tribanoj, kun partopreno de aliaj tribestroj por pli juste juĝadi.

Aucun commentaire: