Kio nova ?

2011-06-06
Post longa interrompo, nun estas tempo fini la laboron. Unue relegi la 17ajn jam tradukitajn ĉapitrojn, kaj poste traduki la 8 ceterajn.
Antaŭdankon al esperantistoj, kiuj trovos tempon por relegi la tuton kaj trovi malglataĵojn.

vendredi 25 janvier 2008

12 Memmortigo

Ĉapitro 12

p98

Post kelkaj tagoj, ambaŭ triboj kunvenis sub la ĉero de Fero, la plej granda el ĉiuj ĉeroj.

Savija estis feliĉa. Unuafoje post dudek jaroj, ŝi ĵus kisis sian patron Ilika-n.

Parni, siaflanke, sentis veran plezuron kaj ŝia rigardo ofte iris al Arniko. Sed li mem, timigita de la junulino, mallevis la okulojn kiam ŝi paŝis apud li.

Tereina ĉion forgesis. Ŝia hato forbloviĝis. La filo decidigis repaciĝon al Ilikestanoj kaj ŝi nenion faris por lin malhelpi.

p99

Ŝi sentis ke sekreto instigis Arnikon al tia sinteno, kaj ŝi ekkomprenis kiu estas la sekreto, kiam Parni ŝin salutis.

Nur la fratino de Duniŝa, maljuna Oraga, same iom sorĉistino, rifuzis iri al la kunveno.

Oni alportis vinon, kaj la virinoj ekkuiris siajn plej bonajn provizojn.

La viroj parolis pri bagatelaĵoj.

Parni, kiel plejaĝa filino, disdonis la glasojn, kaj ili komencis drinki kaj ebriiĝi. Baldaŭ eksonis kantoj. Romaoj interbrakumis.

Ili nun estas veraj amikoj. Oni almenaŭ tion kredu ...

Arniko ne drinkis. Li tre atentis pri ĉiuj. Fine, tio, kion li deziris, okazis. Mija invitis sian nevinon, Parnin, al danco.

Bonvole, je la sono de gitaro, dum la homamaso batis per la manoj, ŝi ekdancis kun tiela senpezeco, ke ŝi ŝajnis, kiel birdo, flirti ĉirkaŭ la viroj.

Arniko rigardis nur ŝin, kaj la okuloj de Tereina iris de Parni al Arniko.

p100

La danco finiĝis en krio de ĝojo kaj eĉ de admiro.

Malfrue en la nokto, Ilikestanoj kaj Minestanoj vere sigelis packontrakton.

Semajno pasis, kaj iuvespere, Ilikestanoj revenis sub la tendon de Fero. Minestanoj, kiuj esperis novan gajan nokton, kun alkoholo kaj kantoj, akceptis ilin kun rideto. Sed Ilika, dementante la pipon el la buŝo, karesis sian longan barbon kaj diris al Fero :

- Zamutria1, ĉu vi scias kial ni venis al vi ĉivespere ?

- Mi tion tute ignoras, Kaku2.

- Nu, ni venis por peti vian filinon, Parnin, kiel edzinon por mia nevo Arniko.

Fero rigardis siajn fratojn, Mijan kaj Vajan. Poste li respondis :

- Filinoj estas naskitaj por esti petataj kiel edzinoj.

- Mi dankas vin, filo mia, pro tiuj vortoj.

Eltirinte fumon, kraĉinte, kaj refoje karesinte sian barbon, Ilika daŭrigis :

- Mi ne senutile parolos. p101 Kvankam vi povis mem vidi la kuraĝon de Arniko, vi ne konas lin delonge. Tial, mi venis, ne ekzakte por peti vian filinon kiel edzinon, sed nur por fianĉinigi ŝin al mia nevo. Arniko iros kun vi. Vi lin taksos dum la laboro. Vi donos Parnin al li, nur kiam vi decidos, ke li ŝin meritas. Ne ni prenos vian filinon. Male, ni donas al vi kroman knabon. Vi eble diros ke vi plene kontentas pro viaj. Mi tion komprenas. Sed pensu ankaŭ pri la kuraĝo de Arniko. Li estos frato por viaj filoj. Se necesas, li defendos ilin. Mi ankaŭ scias ke vi bezonas vian filinon. Vi ŝin konservos. Pri Arniko, li kunportos nur sian patrinon, Tereinan, kiu estis la edzino de Frinkelo. Ŝin vi ne rifuzos : ŝi jam estas via. Mi finis, mi atendas vian respondon. El mia tuta koro mi deziras ĝin bona.

Ilika ĉesis paroli, kaj trankvile fumis sian pipon. Dum li parolis, ĉiuj rigardoj estis sur li, kaj nun ĉiu atendis la respondon de Fero.

Vere, jen stranga edziĝpeto de Ilika : la edzinon sekvos la edzo ! Sed Arniko mem, por esti certa ke oni ne rifuzos, trudis tiujn kondiĉojn al sia onklo.

p102

Fero pretis paroli.

- Kaku, el mia vivo mi neniam aŭdis tiel belan paroladon. Sed vi petas mian filinon, aŭ vi donacas Arnikon, dum mi tion tute ne atendis. Ĉu vi konsentas reveni morgaŭ ? Mi havos tempon konsulti la edzinon, la filojn, kaj miajn aliajn parencojn.

- Zamutria, viaj paroloj estas saĝaj. Mi diris la samajn al via patro, kiam li petis Savijan. Mi esperas ricevi saman respondon kiel li.

Tiumomente, unu el la fratoj de Fero, Vaja, siavice intervenis.

- Kaku Ilika, ĉu mi rajtas diri kelkajn vortojn ?

- Kompreneble jes, filo. Vi estas la onklo de Parni kaj vi rajtas paroli.

- Dankon, Kaku. Alparolos mi Feron, kaj mi deziras ke vi ĉiuj aŭdu tion, kion mi volas diri al li.

Ilika komprenis, ke Vaja estos obstaklo al lia peto.

- Fero, demandis Vaja, ĉu vi forgesis vian promeson ?

- Kiun promeson ?

- Se vi ĝin forgesis, estas juste, ke mi nun rememorigos ĝin al vi antaŭ niaj du triboj. Antaŭ dekok jaroj, vi promesis vian filinon al mia filo Poŝona.

p103

- Vaja, vian promeson mi ne forgesis. Sed ĉar vi neniam plu tion priparolis, mi kredis ke mian filinon vi ne plu volas.

- Male, mi volas ŝin pli ol iam, kaj nun kiam ni kunvenas, mi malpermesas al ĉiu ajn alia persono, peti Parnin por edziĝo.

- Mi tion ignoris, diris Ilika. Cetere, neniu el ni tion sciis. Kredu, ke mi estas Romao, kaj neniam mi venus peti junulinon jam promesitan al iu alia. Sed, ankaŭ vi estas Romao, vi ne ignoras niajn leĝojn, kaj vi faris gravan pekon.

- Kaku, respondis Vaja, la peko kiun mi faris, ne povas esti grava. Mi ne povis diveni, ke ni estos amikoj post dudekjara malamikeco, kaj se mi pekis, mi tion riparos ĉivespere, antaŭ vi.

Vaja turniĝis al Savija.

- Borio3, iru voki Parnin.

Savija, rigardis al sia patro, sed tiu turnis la vizaĝon por ne vidi la larmojn flui el la okuloj de la filino.

Post momento, ŝi revenis kun Parni.

Vaja stariĝis, eltiris ormoneron el sia poŝo, kaj ĝin donis al Savija.

p104

- Savija, mem metu tiun ormoneron ĉe la kolon de Parni. Ĉiuj sciu ke ŝi nun estas mia bori4, la estonta edzino de Poŝona.

Poste, alparolante Feron :

- Kaj nun, frato, mi deziras ke la geedziĝo de niaj infanoj okazu postmorgaŭ.

- Parni ĉiam apartenis al vi, respondis Fero.

Parni, ĝis tiam silenta, eksingultis kaj forkuris. Ŝi komprenis nenion el tio, kio ĵus okazis. Ilika petis ŝin por tiu amata Arniko, kaj post du tagoj ŝi devos edziniĝi al tiu Poŝona, kiun ŝi de ĉiam malamis. Tiam ŝi ĵuris al si mem, ke ŝi preferas morti, ol esti la edzino de alia ol Arniko.

En la ĉero de Fero, Vaja alparolis Ilikan.

- Kaku, mi esperas ke vi kaj via tribo ĉeestos la ceremonion.

- Mi bedaŭras, Vaja, sed mi ne rajtas konsenti. Ni repaciĝis, nur dank'al Arniko, kaj ĉefe al Parni. Nur por ŝi, li petis ke ni repaciĝu kun vi. Nun ni havas nenion por fari ĉi tie. Morgaŭ ni foriros.

p105

- Ĉu ni rajtas scii, ĉu vi forlasas nin kiel amikoj aŭ malamikoj, demandis Mija, kiu parolis unuafoje.

- Kiel amikoj. Utilas al nenio, intermortigi sin.

Tiuj paroloj estis kvietigaj. Ilika stariĝis kaj sekvate de ĉiuj siaj tribanoj, eliris.

La Minestanoj restis solaj. Vaja alparolis la fraton.

- Kiu estus via respondo, Fero, se mi ne intervenus ?

- Mi malamas la Ilikestanojn pli ol vi ĉiuj, kaj Arnikon ankoraŭ pli ol ĉiujn Ilikestanojn. Mia respondo estus « ne ».


***************************************************************


Kiel dirite, je la sunleviĝo, la vurdoj de la Ilikestanoj vice iris sur la vojo. Denove kunigite en la ĉero de Fero, la Minestanoj rigardis ilin foriri. Sed kiam la lasta vurdo malaperis, junulino eligis longan ĝemon. Jen Parni, kiu malantaŭen falis, en sangmakulita robo. Ŝi ankoraŭ havis enmane la tenilon de la tranĉilo, kiun ŝi ĵus enigis en sian junan bruston.

Ĉirkaŭ tagmezo, meze de lamentoj, Parni mortis, ripetante plurfoje :

- Arniko! Arniko!


1Zamutria : bofilo

2Kaku : bopatro, aŭ vorto esprimanta respekton

3Borio : bofratino

4Bori : bofilino

Aucun commentaire: