Ĉapitro 17
La Kris
p140
Mateniĝis.
Kaj ĉiu el la Minestanoj, senripoza post tiu nokto de maldormo, timo kaj angoro, sentis sin lacega.
Dormis nur la infanetoj, sensciaj pri la danĝero.
En la historio de la tribo, neniam nokto ŝajnis pli eternodaŭra. Por kiom inter ili, la komenciĝanta tago estos la lasta ?
La viraj vizaĝoj aspektis zorgeme kaj pripense. La Romnia senĉese ploris kaj neniu zorgis kvietigi aŭ kuraĝigi ilin. En kelkaj horoj, ĉiuj ŝajnis maljunigitaj je pluraj jaroj.
Antaŭ tagmezo, ok vurdoj ekaperis antaŭ la kampadejo.
p141
Mallaŭte, kvazaŭ ili timus aŭdebli, la Minestanoj ripetis unu al la aliaj :
La Ilikesti ! La Ilikesti !
Kaj, viciĝinte antaŭ la ĉero de Fero, ili atendis. La virinoj, pli multaj, staris malantaŭe. Kiel ĉiufoje kiam proksimiĝis danĝero, la puria1 kaŝigis la infanojn en la arbaron.
Kiam la vurdoj atingis iliajn ĉerojn, la Minestanoj, senmovaj, neniel gestis. Ili fariĝis bronzaj statuoj.
El la unua veturilo, viro elsaltis iom peze. La okuloj de la Minestanoj elradiis esperon, kaj Vaja diris :
Jen Merko, nia kuzo.
Tiu, kiun oni tiel nomis, estis maljunulo, ankoraŭ sufiĉe fortika por sia aĝo, kun hararo kaj barbo grase brilaj.
Li alproksimiĝis al la grupeto kiun formis la Minestantoj, kaj kriis :
Devlesa arakar tume Romale! (Mi trovas vin kun Dio, Romaoj!)
Laŭtradicie, la Minestanoj respondis unuvoĉe :
Devlesa aves ! (Vi venas kun Dio!)
Tiam Merko brakumis Mijan.
p142
Ĉu vi venas sole ? Demandis tiu.
La Vegestanoj foriris antaŭ unu semajno, kaj ni ne povis atingi ilin.
Mi sciis ke vi venos, respondis Mija, sed ĉu mi rajtas demandi al vi, kial ?
Vi ne povas ignori la celon de nia vizito. Ni estas ĉi tie kun ok veturiloj. En la tri unuaj sidas la membroj de mia tribo, tridek laŭ la nombro. En la aliaj estas la Ilikestanoj.
Tiu nomo tremigis la Minestanoj. Mija mem mallevis la kapon kaj prononcis la jenajn vortojn :
Kial ili ne eliras por nin masakri ?
Jen vortoj, diris Merko, kiujn la Ilikestanoj ne aŭdu ! Se temus pri masakro, mi ne vidas kial mi venus kun ili. Mi ĵuras ke tian intencon ili ne havas.
Kion ili volas ekzakte ?
Tion vi ja scias ! La Kris ... Ĉu vi ĝin rifuzos ?
Certe ne.
Bone, ĝuste tion mi atendis de viaj tribanoj kaj vi, Mija. Antaŭ ol elirigi la Ilikestanojn el la vurdoj, ĉu vi bonvolas promesi al mi, ke nenion vi provos kontraŭ ili ?
p143
Mi promesas.
Dankon. Mi fidas en via parolo.
Merko turniĝis kaj signis al la veturiloj. En malpli ol unu minuto, pli ol sesdek Romaoj saltis al la grundo kaj fidante en la parolo de Merko, alproksimiĝis sentime.
Antaŭ ili iris Ilika kaj Arniko, same kiel la unuan fojon, kiam ili proponis paciĝon inter ambaŭ triboj.
Mija, revidante tiun junulon, kiu mortigis tiom da homoj liaj, sentis larmojn flui el liaj okuloj. Li estis do la diablo mem por havi tioman forton! Fero siaflanke, superregata de sia rankoro, ŝajne volis alsalti la gorĝon de Arniko.
Merko levis la brakojn kaj kriis :
Ilikestanoj! Mi ricevis la parolon de Mija, ke nenion oni provos kontraŭ vi.
Ankaŭ nian parolon vi havas, respondis Ilika.
Ĉu vi aŭdis ? demandis Merko al Mija.
Mane kaj kape, tiu signis ke li aŭdis.
La viroj de la tri triboj tiam miksiĝis senzorge. Malamo estis en ili, sed tion ili ne lasis vidi.
p144
Merko, serioze plenumante sian rolon, rigardis ĉien por kontroli ĉu oni obeis liajn ordonojn. Li mem estis inter Mija kaj Ilika, kvazaŭ por disigi ambaŭ kontraŭulojn. Apud Ilika staris Arniko, en honorloko en tia cirkonstanco. Apud Mija, staris Vaja kaj Fero. Poste la filo de tiu lasta, Prasniko, Poŝona kaj aliaj Minestanoj. Kiam Merko konstatis ke ĉiu estis en la konvena loko, li alte svingis ambaŭ manojn por peti silenton. Romaoj kaj Romnia eksilentis, atendante la parolojn, kiujn prononcos la Merkestestro.
Romales ! Ekkriis tiu, mi havas kelkajn demandojn por fari al vi. Kuzo Ilika, ĉu vi petis de mia tribo kaj de mi mem, veni kun vi por plenumi la Kris kontraŭ la Minestanoj ?
Jes.
Ĉu vi akceptos miajn decidojn, eĉ se ili kontraŭas vin kaj viajn homojn ?
Se mi ne fidus en via justeco, kuzo Merko, ni ne elektus vin.
Ilika, mi dankas vin pro la sento, kiun vi montras.
p145
Kaj Merko turnis sin al Mija.
Ĉu vi, kuzo Mija ?
Ni konsentos.
Mi vin dankas, do, sammaniere. Tamen mi volas ankoraŭ diri, ke mi permesos al neniu virino paroli. Se virino havas ion por deklari, ŝi rajtas tion diri al sia edzo, sia frato aŭ sia patro. Ŝia elektito ĝin diros al ni. Nun, se vi taksas ke ni, Merkestanoj, ne sufiĉe multas por fari la Kris, tion tuj anoncu sentime. Ni arigos pliajn tribojn.
Sufiĉas al ni via, diris Mija.
Nu, ni komencu. Kiam mi pridemandos iun, mi ordonas ke respondu li, kaj ne alia anstataŭ li. Se mi taksas, ke li mensogis aŭ provis tion fari, estos ankoraŭ tempo por devigi lin al solaĵas2. Refoje, ĉu vi akceptas mian juĝadon ?
Jes, jes, kriis voĉoj de ĉie.
Kompreneble mi faros la Kris, same kiel mi ĉiam ĝin faris. Ĉar mi ne volas ke la aliaj Romaaj triboj primoku min, se mi faris malbonan Kris.
p146
Merko ĉesis paroli por vidi, ĉu neniu petis parolrajton. Poste, kontente pri si mem, li karesis sian barbon kaj diris :
Arniko, rakontu al ĉiuj, kiel vin oni atakis en la arbaro.
Arniko stariĝis. Dum li parolis, li ŝajne partoprenis duan fojon en la tragika batalo, kaj la Minestanoj mallevis la okulojn por ne vidi lin, kaj la virinoj mallaŭte ploris aŭdante kiel mortis iliaj filoj, fratoj kaj edzoj.
Post la fino, Arniko diris al Merko :
Jen ĉio, Kaku.
Ĉu vi povas ĵuri antaŭ l'Ikono, ke vi ja diris la veron ?
Kaj per mangesto, Merko montris al la junulo la bildon de la sanktulino.
Mi ĵuras antaŭ l'Ikono, diris Arniko.
Bone. Ĉu vi konas, daŭrigis Merko, la Romaojn kiuj eskapis ?
Jes, kelkajn. Mi rimarkis Poŝonan, Terkarin. Pri la aliaj ... Mi ne povis priatenti ilin.
Ĉu vi scias, kiu komandis ilin ?
Terkari sciigis al ni, ke komandis Prasniko. Mi konfesas ke mi miras, vidante tiun viva ĉi tie, mi kredis mortigi lin!
p147
Nu bone, Arniko, vi rajtas sidiĝi.
Tiam Merko rigardis Terkarin, kaj diris al li :
Al via vico.
Terkari stariĝis. Li tremis. Estis videble ke li timas.
Kiam vin kaptis kaj indulgis Arniko, mi sciiĝis pro mia filo, kiu ĉeestis en la ĉero de Ilika, ke vi rakontis multon. Mi ŝatus ke vi ripetu ĉi tie tion, kion vi diris al la Ilikestanoj.
Malgraŭ sia timego, Terkari fidele rakontis. Poste li sidiĝis kaj ekploris. Kortuŝite pro kompato, Merko rezignis pri demandado. Sed li turniĝis al Mija kaj diris :
Ĉu vi aŭdis, kuzo ?
Jes
Ĉu vi scias, kiu respondeco pezas sur vi kaj via tribo ?
Mija restis silenta.
Merko poste alparolis Prasnikon.
Prasniko, stariĝu.
Tiu stariĝis fiere, male al Terkari.
Ĉu vin oni elektis kiel ĉefon de tiu ekspedicio ?
p148
Min.
Kiu vin elektis ?
Mia patro.
Laŭ kiu rajto ?
La rajto pri venĝo.
Venĝo ekzistas nur en la cerbo de frenezuloj. Kaj kiam oni vin elektis, kion faris viaj onkloj, Mija kaj Vaja ?
Ili aprobis mian patron.
Ili aprobis vian patron ! Ili malbonfaris. Ilia aĝo malpermesis al ili, sendi siajn infanojn al masakro. Sidiĝu. Mi ne plu bezonas vin.
Prasniko sidiĝis.
Merko denove okulserĉis, ĉu iu volas ekparoli. Poste, finfine, li alparolis Feron.
Fero, stariĝu.
Kaku, mi povas respondi al vi sidante.
Kiel vi volas ... Ĉu Prasnikon elektis vi, kiel ĉefon de la ekspedicio ?
Jes.
Laŭ kiu rajto ?
Mia filo jam diris al vi, laŭ la rajto pri venĝo.
p149
Tiu rajto ne ekzistas ĉe la Romaoj. Klarigu al mi, kion celis tiu ekspedicio.
Puni Arnikon.
Pro kiu krimo ?
Pro la krimo kiu mortigis mian filinon.
Kion ! Ĉu Arniko mortigis vian filinon ?
Ne.
Nu, mi ne komprenas.
Mia filino mortigis sin.
Se ŝi mortigis sin, tio ne plu estas krimo, sed memmortigo.
Jes, sed Arniko estas la kialo.
Ĉu vi certas ? Donu kelkajn detalojn.
Mi hontas, Merko.
Via silento kondamnas vin.
Fero viŝis siajn okulojn kvazaŭ por forpeli bildon, kaj li diris :
ni supozis ke mia kompatinda Parni estis la kunulino de Arniko.
False ! Ekkriis tiu, ruĝa pro kolero.
Merko ekvidis la momenton, kiam ambaŭ triboj eble ekbatalos, kaj nek li nek liaj tribanoj povos disigi ilin.
Li stariĝis kaj laŭtvoĉe trudis silenton. La Romaoj eksilentis kaj Merko povis daŭre paroladi :
p150
Se vi daŭre interrompos min, ne utilos pludaŭrigi la Kris. Vi, Arniko, kion ajn vi aŭdu, mi petas vin ne plu respondi, se mi ne pridemandis vin.
Bonvolu pardoni min, Kaku, mi ne povis reteni min.
Bone. Nun vi rajtas paroli. Vi aŭdis tion, pro kio oni vin akuzas.
Kaku, mi ripetas ke tio estas malvera kaj mi pretas ĵuri super la kapo de mia patrino, ie ajn kaj kiam vi tion postulos.
Estis neniu dubo por Merko, ke Arniko ne mensogis. Tial li denove alparolis Feron.
Vi antaŭe diris : “ni supozis”. Do vi ne certis.
Ne
Ĉu via edzino tion sciis ?
Ankaŭ ŝi ne.
Do, nenio ebligas al ni kredi, ke via filino estis la kunulino d'Arniko, kaj tiu pretas fari “solaĵas”.
Fero ne respondis. Merko daŭrigis :
Fero, ĉu vi konas niajn leĝojn ?
Jes.
Ĉu ĉiujn ?
Preskaŭ.
p151
Ĉu vi scias, kiu estas la puno por junulo kiu seduktas junulinon kaj poste ŝin forlasas ?
La morto por li.
Vi agnoskas ke tiu puno ekzistas.
Jes.
Se vi supozis ke via filino estis seduktita de Arniko kaj forlasita de li, laŭ niaj leĝoj li do meritis la morton, ĉu ne ?
Jes.
Kial, se vi diris la veron, vi ne kunigis kelkajn tribojn por fari la Kris ? Vi tiel sukcesus.
Tio ne redonus mian filinon.
Ĉiel vi ŝin ne plu havos. Kaj nun estas pli malbone, via filo mortis, kaj ankoraŭ pli malbone, la filoj de la aliaj ankaŭ mortis. Vi estas la nura respondeculo de tiu tuta masakro.
Ĉu tio estas via juĝo ?
La mia, kaj tiu de ĉiuj aliaj Romaoj.
Merko alparolis al sia tuta tribo.
Infanoj miaj, ĉu estas juste aŭ ne ?
Jes, jes, juste, kriis tridek voĉoj.
Kaj nun, rediris Merko, se vi ne kredas, Fero, je mia justeco, alportu al mi l'Ikonon, mi pretas ĵuri je “solaĵas”, ke tio ja estas mia juĝo.
p152
Neutile, mi vin kredas. Kiu estas mia puno ? Mi ĝin elportos.
Tio ne plu koncernas min. Ĝi dependas de la Ilikestanoj.
Merko turnis sin al Ilika.
Kuzo Ilika, vi sukcesis. Vi povas peti de la Minestanoj tion, kion vi volas. Mi ĉeestas por atesti.
Necesas unue konsulti mian tribon, diris Ilika.
Mi donas al vi unu horon por decidi.
Arniko kliniĝis al sia onklo kaj mallaŭte parolis en lian orelon. Tiu aprobis per kapskuo. La mallaŭta dialogo daŭris kelkajn sekundojn. Poste Arniko anstataŭ Ilika, alparolis Merkon jene :
Kaku, jen nia decido. Ni postulas absolute nenion de la Minestanoj.
Mi admiras vian noblecon, respondis Merko.
Tamen, ni deziras promeson.
Kiun ?
Ke estonte, la Minestanoj jam ne provokos Ilikestanojn.
Respondis Mija :
Vi havas nian promeson, li diris. Miavice, mi vidas ke eraris ni. Estu kontentaj : ni estis sufiĉe punitaj.
1Puria : maljunulinoj
2Solaĵas : solena ĵuro