Sepa ĉapitro
Arniko
p57
- Ĉi tien, Sinjoro Barono !
La barono Tilesko, kun pafilo en la mano, sekvate de siaj hundoj, ekiris al la direkto de la voĉo. Kelkajn sekundojn poste, li apudis junulon kiu ŝajne aĝis ne pli ol dekses aŭ deksep jarojn. Eĉ unuavide, oni povis konstati ke tiu juna viro nekutime fortas.
- Kion vi trovis, Arniko ?
- Vidu mem, Sinjoro Barono, paron da ursoj !
- Eh! Jes, la spuroj estas tute freŝaj. Ni sekvu ilin. Ni havas ŝancon retrovi la bestojn.
Ambaŭ viroj ekmarŝis sur la spurojn, kiujn lasis la ursoj.
p58
Post duonhoro sen prononci vorton pro timo, ke la ĉasotaj bestoj povus aŭdi ilin, ili alvenis al la loko mem, kie antaŭ deksep jaroj, la barono Tilesko malkovris Tereinan kaj la filon.
Arniko bone konis la lokon. Kiomfoje la barono dum promenado, diris al li :
- Vidu, Arniko, jen sub tiu arbo mi trovis vin kaj vian patrinon.
Kaj Arniko nomis tiun arbon, arbo de espero.
Dek metrojn poste, la spuroj disiĝis. La barono tuj diris :
- Arniko, mi elektas la maldekstran. Vi prenu la dekstran. Se post dek minutoj vi trovis nenion, revenu ĉi tien kaj atendu min.
La viroj disiĝis por sekvi, ĉiu sian spuron.
Post kvaronhoro, Arniko nenion malkovrinte kaj ne volante malobei al la barono, revenis malantaŭen. Li sidiĝis, kun la pafilo inter la kruroj, ĉe la "arbo de la espero". Sed baldaŭ li ektremis pro bruo de du sinsekvaj pafoj. Arniko ekstaris kaj kuris en direkto al la barono. Post nelonge li ekvidis lin. Li staris apud urso kiun li ĵus mortigis.
p59
Anstataŭ ĝoji, Arniko ektimis : la barono ja mortigis la ursinon, sed li ne vidis ke malantaŭ li la minacanta virurso antaŭeniris.
Arniko volis krii. Sed la barono ne povis aŭdi lin, ĉar la vento estis kontraŭa kaj retroen portis la voĉon. Antaŭ ol Arniko eĉ ekpensis pafi al la besto, tiu impetis sur la baronon kaj per peza mano faligis lin. Kuraĝe, la barono ekstaris, sed la furioza besto ekkaptis lin kaj denove ĵetis lin teren. La pafilo falis el liaj manoj. Tiumomente, Arniko alvenis apud la urson, kaj je ĉiuj fortoj, frapis ĝin per la kolbo de sia pafilo, kiu rompiĝis en du pecojn.
La urso ekblekis pro doloro, kaj forlasante sian predon, turniĝis al la dua kontraŭulo.
Sed Arniko ne atendis la atakon. Li jam prenis la longan tranĉilon kiuj li portis ĉe la zono, kaj per nekredebla gesto, enigis ĝin en la okulon de la besto. Tiu levis ambaŭ manojn al sia kapo kvazaŭ por protekti la nun blindan okulon.
p60
Tiam, Arniko, eksterordinare lerta kaj supla, impetis denove al la pli kaj pli furioza urso, kaj frapante ĉifoje en la maldekstran okulon, blindigis ĝin por ĉiam. La urso konvulsis, vane provis kapti sian malamikon. Arniko nun trankvile pretigis la pafilon de la barono, kaj deproksime, pafis per du kartoĉoj al la monstra kapo. La frakasita besto ruliĝis apud sian inon.
Arniko zorge surgenuiĝis apud la baronon kiu sukcesis treni sin kelkajn metrojn for, kaj diris :
- Ĉu vi vundiĝis, Sinjoro Barono ?
- Ne, mi kredas ke ne.
- Ĉu vi povas stariĝi ?
- Mi provos.
Li sukcesis stariĝi. Lian feltmantelon disŝiris la ungegoj de la urso, sed savis lian vivon.
- Arniko, mi neniam scios kiel danki vin !
- Danki min, dum mi ŝuldas al vi la vivon! Memoru, Sinjoro Barono, la arbon de l'espero. Se vi ne savus min antaŭ deksep jaroj, mi ne savus vin hodiaŭ.
La barono Tilesko ridetis. Poste li aldonis :
Mi eble ne vundiĝis, sed tio ne malhelpas ke mi suferas ĉe la flanko. Mi devos por rehejmeniri, apogi min sur vian ŝultron, Arniko.
p61
Tiu prenis la baronon ĉe la tajlo, kaj tiel helpis lin reveni al la kastelo. La servistoj poste revenos preni la bestojn. Marŝante malrapide, ambaŭ ĉasistoj bezonis preskaŭ tri horojn por alveni. La barono elĉerpita pro laco, devis enlitiĝi. Arniko iris al sia ĉambro, kie li trovis sian kudrantan patrinon.
Malgraŭ proksima kvardekjariĝo, Tereina ŝajnis apenaŭ pli maljuna ol antaŭ deksep jaroj.
- Ĉu vi revenis, Arniko ?
- Jes.
Arniko sidiĝis apud la patrinon, kaj kisis ŝiajn manojn.
- Ĉu vi sukcese ĉasis ?
- Jes, du ursojn, masklon kaj ties inon.
- Kiu el vi mortigis ilin ?
- La barono mortigis la inon, kaj mi la masklon.
Tereina levis la rigardon kaj ekvidis la jakon de la filo, disŝirita ĉe la brako.
- Sed vi vundiĝis, vi havas sangon sur la brako!
- Mi entute ne vundiĝis.
- Sed tamen tiu sango ...
- De la urso kiun mi mortigis.
p62
Tiam la pordo malfermiĝis, kaj junulino dudekjara eniris en la ĉambron. Tereina kaj Arniko stariĝis.
- Fraŭlino Helena, vi eble sonorigis, kaj mi ne aŭdis, diris surprizita Tereina.
- Tute ne, Tereina, mi venis por io alia.
- Kiel, Fraŭlino, mi povos utili al vi ?
- Mi venis por danki Arnikon.
Tiu ruĝiĝis, rigardis al la filino de la barono, kaj demandis :
- Pro kio danki ?
- Pro tio ke plian fojon vi savis la vivon de mia patro.
- Oh iu ajn farus la samon !
- Ne, ne iu ajn impetus inter la ungegojn de urso, kiel vi faris. Mia patro ĉion rakontis. Tial mi tiom volas danki al vi. Mi tiom tuŝiĝis pro tio, kion vi faris.
- Fraŭlino Helena, ni danku la hazardon. Sen ĝi mi ne estus apud Sinjoron Baronon en tiu momento.
p63
- Kio okazus al mi, tute sola, se mia patro estus mortigita ?
- Pri tio vi ne devas pensi. La barono Tilesko ne mortis, kaj mi kredas ke li vivos ankoraŭ longe.
- Dio aŭskultu viajn vortojn, Arniko! Nun bonvolu pardoni min. Mi revenu apud lin.
Post kiam Helena foriris, Tereina krucis la brakojn kaj severmiene diris al la filo :
- Ĉu do vi batalis kun urso por savi la baronon ?
- Ne estis alia rimedo, mi insistas. Se mi pafus per mia armilo, mi riskus mortigi lin.
- Arniko, kia nesingardo ! Diru al mi ĉion, kio okazis, mi petas.
Arnikon oni ne bezonis peti por rakonti detale la batalon kun la urso !
Li unue ne volis malkvietigi la patrinon. Sed nun, dum ŝi sciis, li volis nenion forgesi. Arniko jam fieris pri sia forto.
Tereina lin aŭskultis. Ŝi pensis ke li estis vere ne vundebla, ĉar eĉ urso, el plej granda, ne sukcesis vundi lin; ke se bone pripensi, neniu ajn povos iam venki lin, dum la lignopeco de la Ursitoroj estos en sekura loko.
p64
Arniko finis rakonti. La patrino daŭre silentis, kaj tiun meditadon li ne komprenis. Li instaliĝis ĉe tableto, kaj ekskribis en kajero.
- Kion vi skribas, Arniko ?
- Vi tion ja bone scias, Dale. Ekde mia dekkvinjariĝo, mi skribas ĉiuvespere miajn memoraĵojn, tio estas, ĉio, kion mi faris tage.
- Kaj kion vi skribos hodiaŭ ?
- Mian batalon kun la urso.
- Ĉu vi skribas ankaŭ pri mi en via libro ?
- Kompreneble.
- Kaj kion vi skribas pri mi ?
- Ke vi estas la plej aminda patrino.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire