Kio nova ?

2011-06-06
Post longa interrompo, nun estas tempo fini la laboron. Unue relegi la 17ajn jam tradukitajn ĉapitrojn, kaj poste traduki la 8 ceterajn.
Antaŭdankon al esperantistoj, kiuj trovos tempon por relegi la tuton kaj trovi malglataĵojn.

jeudi 27 décembre 2007

2 Ursitoroj

p7
Tereina demandis al sia patrino :
- Ĉu ĝi estas knabo ?
- Jes, filino mia, kaj bela knabo !
- Dale1, mi tiom deziras ke li vivu kaj kresku !
- Li vivos kaj kreskos, diris Duniŝa.
Tereina ekploris.
- Mi ne volas, ke okazos al li la samo kiel al la patro.
- Ne freneziĝu. Frinkelo kuŝu pace ! Li malsanis antaŭ via edziniĝo.
- Mi tion scias, patrino. Sed la aliaj tion ne kredas.
Kiam vi estos ripozinta, Tereina, morgaŭ, mi parolu al vi.
P8
Tereina kliniĝis super la infano.
- Li estas tiel bela ! Ŝi diris.
Duniŝa ridetis. Kiel oni povas taksi bela unuvesperan infanon !
La sorĉistino ĝuste divenis. La morgaŭon, Tereina multe pli bone fartis. Ŝi eĉ volis ekstari kaj zorgi pri sia filo, kiam, unuafoje post la festoj, virino Malilini, bofratino de Frinkelo, prezentiĝis antaŭ la ĉero de Duniŝa.
Tereina akceptis ŝin kun sovaĝa rigardo.
- Kion vi volas ?
- Mi venas deziri al vi bonan feston.
- Jam malfrue !
- Ne, Tereina, ne estas tro malfrue. Estas vere, ke pasis Kristnasko. Sed restas ankoraŭ novjaro.
- Nu, diris Tereina, verdire vi ĉiam estis afabla al mi.
Malilini ekruĝiĝis pro plezuro kaj demandis :
- ĉu mi rajtas vidi la infanon ?
Tereina okule demandis al sia patrino, kiu silente fumis pipon. Duniŝa signis ke ŝi rajtas kaj Malilini alproksimiĝis :
- Oh, kiel bela ! Li estas pli bela ol tiu de Fero! ŝi ekkris.
p9
- Kio, diris Tereina surprizite, ĉu ankaŭ Savija kaj Fero ekhavis knabon ?
- Jes, antaŭ ok tagoj, ĉu vi tion ne sciis ?
- Tute ne, sincere !
- Kaj ni nomis lin Prasniko.
Tereina ridetis.
- Jen ideo, doni al infano tian nomon ! (Prasniko por ciganoj signifas festo). Kial lia patro donis tiun ?
- Ĉar li naskiĝis nur kelkajn tagojn antaŭ la festo. Kaj via, kiel li nomiĝas ?
- Kiel, mia filo ? diris Tereina.
- Ni ne jam donis al li nomon.
Tiel parolis Duniŝa, kiu unuafoje prononcis vorton, de post eniro de Malilini.
- Kaj kiam vi baptos lin ?
- Post du tagoj, respondis Duniŝa.
- Ĉu vi trovis bapto-gepatrojn ? Ankoraŭ demandis Malilini.
- Ne, ni ankoraŭ ne pripensis!
- Se vi konsentas, mi estos la baptopatrino.
- Ni konsentas, kaj dankon, abrupte respondis Duniŝa.
p10
Malilini ne aŭdacis paroli plu.
- Nun, senkulpigu min, mi reiru, ŝi diris.
Kaj Malilini eliris el la ĉero, kaj neniu etendis al ŝi la manon.
- Patrino, demandis Tereina, kial vi diris, ke ni baptos la etulon post du tagoj ?
- Ĉar mi havas ideon mian.
Duniŝa el sia pipo kviete elblovis elfumaĵon kaj rigardante Tereinan fronte, subite diris al ŝi :
- Pro kio vi timas, filino mia ?
- Pro nenio, Dale.
Sed Duniŝa, la sorĉistino, kutimiĝinta ekkoni ĉies penson, bone sciis, ke Tereina timas, kaj pro kio ŝi timas.
- Aŭskultu min, Tereina. Vi timas, vi timas por via filo.
- Jes, mi timas por li, singultis Tereina. Mi timas ke li mortos pro la sama malsano kiel Frinkelo, kaj tiu malsano estas grava, ĉar eĉ vi ne sukcesis kuraci lin.
- Aĥ, vi ja eraras, filino mia. Frinkelo ne mortis pro nekuracebla malsano, kiel iuj kredas.
Tereina larĝe malfermis la okulojn, kaj demandis :
p11
- Sed vi mem tion diris al mi.
- Mi rajtas mensogi.
- Ĉu suferigante min ?
Duniŝa malrapide eltiris sian pipon el la buŝo, kaj denove fikse rigardis Tereinan.
- Ĉu vi kapablas aŭdi la tutan veron ?
- Jes, Dale. Mi volas scii. Mi mortus pro ĉagreno aŭ timo, se mi ne scius nun la ekzaktan veron; mi supozus ke mia filo ĉiam estas en danĝero, kie ajn li estu.
Duniŝa reparolis :
- Mi scias ke vi estas kuraĝa. Aŭskultu min kaj atentu. Ĉu vi jam aŭdis pri la Ursitoroj ?
- Jes, kial ?
- Mi tuj klarigos. Unue diru, kion vi eksciis pri Ursitoroj.
- Oh, ne multon. Oni diris al mi ke temas pri legendo, ke oni ne ĝin kredu; ke la trian nokton post naskiĝo de infano, tri anĝeloj malsupreniras al ĝi por diskuti kaj decidi pri ĝia estonto. Neniu iam povis vidi ilin ...
Duniŝa interrompis.
- Filino mia, Ursitoroj ne estas legendo.
p12
Tereina ne kredis siajn orelojn. Ĉu ŝia patrino, kiu tiel ofte mensogis al ŝi, ne provis mensogi plian fojon ?
- Vi eraras, ŝi daŭrigis. Sed, por aŭdi Ursitorojn, dum ili fiksas la sorton de infano, necesas esti tri, same kiel ili : la infano, la patrino, kaj mi.
- La etulo, mi, kaj ... vi, Tereina ne sukcesis malhelpi sin murmuri.
- Jes. Nu, dependas nur je vi, vi nur decidu ĉu vi vere deziras ekkoni la estonton de via filo.
- Ekkoni lian estonton ! Jen ĉio, kion mi petas de la ĉielo. Scii ĉu li vivos kaj ĉu ankaŭ mi rajtas vivi feliĉe apud li !
Duniŝa daŭre rigardis la filinon. Ŝi ree fumis sian longan pipon kaj eltiris ĝin el la buŝo nur de tempo al tempo, por kraĉi en la fajron, kvazaŭ maljunulo.
- Aliajn aferojn vi ne scias, Tereina, kaj ilin mi devas instrui al vi.
- Mi eltenus ion ajn.
- Aŭskultu do. Mi ĉeestis, kiam Ursitoroj vizitis Frinkelon.
Tereina paliĝis kaj ektremis. Kio ! Ŝia patrino konis la estonton de ŝia Rom !
p13
- Kaj ĉeestis ankaŭ lia patrino, daŭrigis Duniŝa. Sed ŝi mortis antaŭlonge, kaj ŝi diris al neniu la sekreton de Frinkelo, ĉar ŝi ne kredis je Ursitoroj.
- Kaj kion diris Ursitoroj pri Frinkelo ? Mi eksciu, ĉar mi estas lia edzino ... kaj li jam mortis.
- Ne, mi ne rajtas tion diri al vi, ĉar vi neniam pardonus al mi.
- Dale, mi antaŭpardonas al vi, kion ajn vi faris.
Ĉar ŝi jam komencis sian rakonton, Duniŝa sentis, ke ŝi ne plu rajtas halti.
- Tereina, Ursitoroj decidis, ke Frinkelo mortos ekzakte ses monatojn post sia edziĝo.
Tereina ekĝemis, kaj prononcis tiujn terurajn vortojn :
- Oh! Patrino, vi mortigis Frinkelon kaj vi donis min al tiu viro, sciante ke vi kaŭzos malfeliĉojn lian kaj mian ...
- Lian, jes, vian, ne.
Tereina ne komprenis tiujn lastajn vortojn de Duniŝa. Kiel ŝi ne kaŭzis ŝian malfeliĉon, dum ŝi nun estas vidvino kaj ŝia filo, orfo !
p14
Duniŝa provis ŝin kvietigi.
- Je la tria nokto, por vi ankaŭ, mi aŭskultis Ursitorojn.
Tereina estis skuita. Ĉu eblas, ke similaj aferoj ekzistas ? Aŭ ĉu ŝia patrino trompis ŝin ? Sed kial ? Prefere ĉion scii.
- Nu, kion decidis por mi Ursitoroj ?
- Mi rajtas tion diri al vi, ĉar vi jam estas savita.
- Kiel, savita ?...
- Jes, vi estas savita. La unua Ursitoro diris ke vi vivos ĝis dudek jaroj; la dua diris ke vi vivos ĝis kvardek jaroj, kaj la tria, kiu estas la ĉefo, diris ke vi bone vivos ĝis kvardek jaroj, sed je unu kondiĉo.
- Kiu ?
- Antaŭ via dudeka jaro vi edziniĝu, kaj antaŭ via dudekunua jaro vi nasku filon.
- Ĉu mi do rajtas vivi ankoraŭ dudek jarojn ? Sed poste, kio okazos al la etulo ?
- Pormomente mi ne scias. Baldaŭ, ni scios.
- Kaj kio se mi mortos antaŭ dudek jaroj ? Demandis Tereina.
- Vi ne mortus eĉ se trafus vin fulmo !
p15
Tereina pripensis momenton, poste ŝi simple diris al sia patrino :
- Kiam venos la tria nokto de la infano ?
- Morgaŭ.
- Morgaŭ, ni aŭskultos Ursitorojn.
- Ĉu vi bone pripensis, Tereina ?
- Jes, Dale.
- Tamen, mi devas diri ion lastan.
- Mi pretas. Mi aŭskultas.
- Se Ursitoroj decidos ke via filo vivu nur malmultan tempon, kion vi faros ?
- Se Ursitoroj decidus ke mia etulo mortu la saman tagon, mi flegus lin kvazaŭ li ĉiam vivus.


1Dale : patrino

Aucun commentaire: