Ĉapitro 13
p106
Post kiam, sur la tombo de Parni, ĉiuj tribanoj trinkis gluton da vino, dirante « Te avel angla ei Parni ei sev le Feroski1 », kaj trifoje ĵetinte teron sur ŝian ĉerkon, la Minestanoj interkonsiliĝis.
Neniu mankis, eĉ inter la virinoj.
- Ĉu mankas neniu ? demandis Mija, la ĉefo.
- Neniu, respondis pluraj voĉoj.
- Nu, Fero, dum restas ankoraŭ tempo, necesas scii, kion vi decidis. Ĝis nun ni respektis vian silenton. Sed tio ne povas daŭri. Vi devas ĉion klarigi.
- Kion mi klarigu ? Ĉion, kion mi scias, ankaŭ vi scias.
- Kial via filino mortigis sin ?
p107
- Tion vi ĉiuj scias. Kial demandi ?
- Ni volas ke vi tion diru mem.
- Nu, ĉar ne estas fremduloj ĉi tie, mi povas diri, ke ŝi enamiĝis al tiu fia Arniko.
Mija turniĝis al sia tribo.
- Ĉu vi ĉiuj aŭdis ?
- Jes, jes, kriis multaj homoj.
- Antaŭ la morto de via filino, daŭrigis Mija, ĉu nenio supozigis tian aferon ?
- Nenio.
- Ĉu vi povas tion aserti ?
- Super la kapo de miaj infanoj, mi povas tion ĵuri.
- Tial via honoro estas savita. Vi ne fiaskis en via patrodevo.
Mija ĉesis, kaj fiksrigardante al Savija, li diris :
- Savija, al via vico. Mi faros al vi kelkajn demandojn. Mi ne devigos vin respondi. Sed se vi ne respondos, mi kredu ke vi timas la veron.
- Naike2, mi respondos al ĉiuj viaj demandoj, eĉ al tiuj, kies respondo kostos al mi plej grandan ĉagrenon.
p108
- Aŭskultu do.
Mija atendis momenton, kvazaŭ li serĉas la vortojn, kaj neniu interrompis tiun silenton.
- Savija, parolu al mi sincere. Ĉu vi sciis, ke via filino amas Arnikon ?
- Jes, diris Savija senhezite.
Murmuroj ŝvelis.
- Vi tion sciis!
- Jes, duafoje respondis Savija.
- Ĉu vi tion diris al via Rom3 ?
- Ne, mi ne diris al li.
- Kial ?
- Mi nenion ignoris el la malamo de Fero por Arniko.
- Vi almenaŭ devis lin averti.
Savija restis silenta.
- Savija, daŭrigis la tribestro, vi pekis kontraŭ via patrindevo.
- Mia devo estis mildigi la ĉagrenon de Parni.
- Ĝuste tio ŝin mortigis. Vi respondecas pro ŝia morto.
- Mi respondecas pro nenio. Se iu respondecas, tiu estas Vaja.
- Mi! Kaj kial ? interrompis tiu.
p109
- Kial vi fianĉinigis mian kompatindan Parnin, post kiam ŝi ĵuris antaŭ ĉiuj, kaj eĉ antaŭ via romni4, ke ŝi neniam edziniĝos al via filo ? Parni sin mortigis, por ne iĝi edzino de Poŝona, pli ol pro amo al Arniko.
- Ĉu ŝi mem tion diris ? demandis Mija
- Ne, sed patrino scipovas mem kompreni.
- Al ni tio ne sufiĉas. Cetere, ni ne bezonas vian opinion.
- Mi ĝin donas al vi.
- Neniam romni parolis tiel, kiel vi faras.
Estis peza silento. Poste, denove, Mija alparolis Feron.
- Kiam via filino ponardis sin, ĉu antaŭ ol morti ŝi vere diris, ke ŝi amas Arnikon ?
- Jes.
- Arniko! Jen la vera kaŭzo de ŝia malfeliĉo.
Sed kun aŭdaca voĉo, Savija ekkriis:
- Vi bezonis kulpulon por venĝi. Vi elektis Arnikon, sed li respondecas pri nenio.
- Kaj vi lin defendas ĉar li estas parenco via. Nu, mi ankoraŭ ne scias ĉu li kulpas. Mia tribo kaj mi tion decidos.
p110
- Mi faros lastan demandon al ĉiuj. Kiu opinias Arnikon senkulpa ?
- Mi, diris Savija.
Sed ŝi estis sola.
- Kaj nun, tiuj, kiuj opinias Arnikon kulpa, tion diru.
- Mi! Mi! Respondis per unu nura krio, ĉiuj aliaj.
- Savija, reparolis Mija, ĉu vi daŭre kredas, ke Arniko estas senkulpa ?
- Tiuj, kiuj respondas, ne scias.
- Ili juĝis.
- Ilia juĝo estas nenio.
Mija ĉesigis tiun diskuton tiel kontraŭan al la Romaaj leĝoj. Li turniĝis al Fero :
- Decidu vi.
- Arniko ne suferu malpli ol Parni : lin ni punu per morto.
- Ĝuste tion, efektive, ni ĉiuj deziras. Sed kiel sukcesi ? Ilikestanoj estas pli multaj kaj pli fortikaj ol ni.
- Ne al Ilikestanoj ni venĝu, sed nur al Arniko.
- Ataki Arnikon, signifas ataki lian tutan tribon.
- Tion, kion ni ne povas sukcesi per forto, ni povas per ruzo.
p111
- Klarigu, Fero.
- Simple. La Ilikestanoj forlasis nin kiel amikoj. Ili ne scias pri la morto de Parni, kaj ili daŭre kredas nin iliaj amikoj. Ni sendos kelkajn el niaj homoj por serĉi ilin. Post kiam ili malkovros ilin, ili kaŝe gvatos al ili, kaj se Arniko estos sola momente, ili mortigos lin.
- Vi volas kvazaŭ sendi ekspedicion por lin puni.
- Jes.
- Kiu ĝin gvidos ?
- Mia filo, Prasniko.
- Mi ĝoje konsentas, diris tiu, aŭdante sian nomon.
- Kaj mi vin sekvos ĝis la morto, aldonis Poŝona.
- Ankaŭ ni, ekkriis pluraj aliaj Romaoj.
- Kiom povas iri ? demandis Mija.
- Aŭskultu, diris Fero, ni ĉi tie estas dudek kvin fortikaj Romaoj. Sed ni ĉiuj ne povas iri. La plej maljunaj, Mija, Vaja kaj mi restu ĉi tie. Vi tamen estos ankoraŭ dudek du.
- Dudekdu kontraŭ unu sola, preskaŭ infano ! Vaja ne povis malhelpi sin diri.
p112
- Tio ne estas tro, respondis Fero. Ni mem vidis la kuraĝon de Arniko. Li scipovos defendi sin.
- Kaj se li ne falos en la kaptilon ?
- Tiukaze, kvankam estas malmultaj ŝancoj, Prasniko iros sole al Ilikestanoj. Li ĉion klarigos. La leĝaro de la Romaoj ebligas alfrontigi du malamikojn. La venkinton, kiu ajn li estu, respektos eĉ liaj malamikoj.
- Prasniko perdos kontraŭ Arniko.
- Ne. Male, dank'al al tio, kion mi diros al li.
- Kaj se, eĉ kun tio, kion vi diros al li, Prasniko perdus ?
- Ni opinius ke ni malbone juĝis, kaj ke Arniko ne kulpis.
- Nun mi vidas ke vi certas pri via filo.
- Same kiel pri mi mem.
Sed Savija denove parolis :
- Mi ne lasos endanĝerigi la vivon de mia filo.
- Ĝi ne estos en danĝero, respondis Fero. Prasniko riskas nenion. Cetere, Vasilka lin akompanos.
La mutulo kapsignis, ke li akceptas kun dankemo la proponon de la patro.
- Se Prasniko iros, mi iros kun li, interrompis Savija.
- Sed vi freneziĝas, Savija!
- Mi freneziĝos se, post mia filino, mi perdu ankaŭ la filon.
- Jen sufiĉe! kriis Fero. Vi estas el la tribo Ilikesti kaj vian opinion ni ne bezonas. Prasniko, Poŝona, Vasilka kaj ĉiuj aliaj foriros morgaŭ matene, kiel decidite. Prasnikon vi ne sekvos, ĉar se vi lin sekvus, ĉiuj patrinoj el nia tribo petus sekvi la filon. Kion okazus tiam ? Tio ne plu estus ekspedicio, sed militdeklaro al Ilikestanoj, kaj ni estus venkitaj kaj detruitaj.
Ĉiu aprobis la saĝajn vortojn de Fero.
Savija ne rajtis respondi. Ŝi estis virino. Ŝi ekploregis.
La sekvantan tagon, je sunleviĝo, sub gvidado de Prasniko kiu dumnokte ricevis mil konsilojn, la ekspedicio ekiris por serĉadi la Ilikestanojn.
1Por Parni, la filino de Fero
2Naike : bofrato
3Rom : en tiu kunteksto, edzo.
4Romni : virino
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire