Kio nova ?

2011-06-06
Post longa interrompo, nun estas tempo fini la laboron. Unue relegi la 17ajn jam tradukitajn ĉapitrojn, kaj poste traduki la 8 ceterajn.
Antaŭdankon al esperantistoj, kiuj trovos tempon por relegi la tuton kaj trovi malglataĵojn.

lundi 31 décembre 2007

4 Ursitoroj ne mensogas


Kvara ĉapitro
Ursitoroj ne mensogas

p23
En la mateno kiu sekvis tiun memorindan nokton, la infanon de Tereina oni baptis en la kapelo de la plej proksima vilaĝo. Ni scias ke Malilini deziris esti baptopatrino. Pro neĉeesto de iu alia viro, la popo1 konsentis esti baptopatro.
La infano ricevis kiel nomon Arniko, kio signifas en la romaa lingvo "denaske kuraĝa". Poste, kiom da ciganoj tremos eĉ nur pro aŭdado ...
p24
Tereina mem volis bapti sian filon tiel, ĉar ŝi konis la sekreton kiu povas igi lin preskaŭ nemortigebla.
La tradicio malpermesas al ĉiu virino, montri sin antaŭ romaoj antaŭ ol ŝia infano atingu aĝon de ses semajnoj. Post la ceremonio, Duniŝa kaj Tereina devis larĝe ĉirkaŭiri la tendaron, por ke la triboj kiuj ne ankoraŭ foriris, ne povu renkonti ilin.
Denove sola kun la filino, en la mizera ĉero, la sorĉistino ŝajnis ankoraŭ pli malkvieta ol la antaŭan tagon. Ŝi sciis ke ŝi baldaŭ mortos, kaj dum ŝi sentis sin neniel malsana, ŝi demandis al si, kiu perforta morto venos surprizi ŝin. Ĉar, se Duniŝa konis la estonton de aliaj, ŝi ne konis sian.
Dumlonge ŝi meditis. Jam longe antaŭ la nokto kiam la ursitoroj aperis, ŝi eksciis ke ŝi mortos tuj post la naskiĝo de sia nepo. Ŝi ja povus malhelpi edziniĝon de Tereina. Sed ilia sorto ligis ilin ambaŭ. Se Tereina ne edziniĝus, ŝi mortus je dudekjariĝo. La sorĉistino ektremis. Se Tereina mortus, kio okazus al ŝi Duniŝa, en la vivo!
p25
Ekstere, la neĝo kovris ĉiujn videblajn terojn, kaj ĉiujn arbojn de la arbaro. Necesis senĉese alporti lignon por ke la fajro daŭre brulu.
Tereina flegas la filon. Duniŝa silentas. Ŝi fajrigis sian pipon kaj restas horojn, rigardante la branĉojn torditajn de la flamo.
Ekde noktiĝo, kaj kvankam estas ankoraŭ frue, Tereina ekkuŝas en la plumlito, apud Arniko.
Duniŝa blovestingas la nigran kandelon. Sub la ĉero, restas nur la lumo kiun ĵetas la braĝoj, kaj kiu faras grandegajn ombrojn.
Duniŝa kliniĝas al la filino kaj alvokas :
- Tereina!
- Kio estas ?
- Mi ankoraŭ parolu al vi.
- Parolu, mi aŭskultas, Dale!
- Tio, kion mi nun diros, estas grava, kaj devas kapti vian atenton. Vi tion memoru vian tutan vivon.
- Tion mi promesas al vi, mi ĉiam memoros.
- Tereina, vi aŭskultis, same kiel mi, tion, kion diris la Ursitoroj ĉivespere.
- Jes.
- Nu, Tereina, post kelkaj tagoj, mi mortos.
p26
- Sed Dale, ne eblas, vi estas sana. Neniam vi diris, ke vi malsanas.
- Efektive, Tereina, mi ne estas malsana. Sed mortas ne nur malsanuloj.
- Vi timigas min, diris Tereina, kiu en la mallumo, vidis la brilantajn okulojn de la sorĉistino.
- Mi scias ke mi timigas vin. Sed vi devas aŭskulti ĉion, kion mi devas diri al vi. Post kelkaj tagoj, mi ne plu vivos. Mi komplete malscias, kia estos mia morto. La nuro, kion mi scias, estas, ke ĝi estos kruela, ĉar la Ursitoroj neniam mensogis.
- Ili povas erari.
Duniŝa ironie rikanis.
- Mi vidas ke vi ne absolute fidas en ili...
- Mi fidas en ili; sed ili eble eraras.
- La Ursitoroj ne povas erari. Cetere, pruvon vi ricevos post nelonge. Jen tio, kion mi devas demandi al vi : kion vi faros post mia morto ?
- Patrino, mi ne konsideris tian okazaĵon.
- Nu, necesas fuĝi kiel eble plej malproksimen, malproksimen de ĉiuj romaoj.
p27
Se ne, ili farus grandan malbonon al vi, same kiel ili provis fari al mi. Mi ja estas sorĉistino. Mi posedas nekonatan forton por defendi min. Sed vi, Tereina, kiun vi havos por defendi vin ? Neniun.
- Ĉu mi ne devas vivi ĝis kvardek jaroj, kaj Arniko, eble ankoraŭ pli ?
- Mia filino, estas du manieroj vivi, feliĉe aŭ malfeliĉe. Se vi restos kun romaoj, vi estos malfeliĉa. Se vi forlasos ilin, vi estos feliĉa.
- Ĉu do mi devas forlasi la romaojn por ĉiam ?
- Por ĉiam, ne. Pli poste, kiam via filo estos alta kaj forta, vi revenos al ili, ĉar li scipovos defendi vin.
- Dale, se okazos malbono al vi, mi sekvos vian konsilon.
.............................................
Estis la tago antaŭ la novjaro. La romaaj ĉefoj ariĝis en la granda ĉero de Jakali. Estis tie almenaŭ ok triboĉefoj, al kiuj aliĝis ankaŭ filoj, kaj ankaŭ kelkaj Romnia, el inter la plej estimataj.
p28
La Boria, starante, servis la virojn. Ĉar laŭ la kutimo, neniu el ili rajtis sidiĝi antaŭ Cigana Ĉefo, eĉ preterpasi antaŭ li nedirante : "Turnu vin, Kaku2", krom se ŝi lokos tre junan infanon inter la ĉefon kaj sin mem.
La ĉefoj surhavas siajn festokostumojn. Ili surmetis pezan jakon, kun dikaj arĝentaj butonoj, kaj tre larĝajn pantalonojn en la ledaj botoj. La hararon ili ŝmiris per grasaĵo. Jakali vestiĝis ankoraŭ pli riĉe ol la aliaj. Li fieras, ke lian ĉeron oni elektis por mortigi la malnovan jaron kaj bonvenigi la novan. Fumante sian pipon kun enfiksitaj oro kaj gemoj, li karesas sian longan buklan barbon. Jakali forgesis, ke lia filo, Frinkelo, mortis antaŭ kelkaj monatoj.
La viroj drinkis, kaj jam estis ebriaj. Kelkaj junaj viroj baldaŭ eniris la ĉeron kun gitaroj, kaj per sperta mano, ekludis belan melodion, akompanite de la raŭka voĉo de ebriaj viroj, kaj de tiu, pli varma, de la junulinoj.
p29
Jakali rigardis la ĉeestantaron, kaj per okuloj ŝajnis serĉi iun. Li alvokis sian filon Vaja-n.
- Mi ne vidas vian fraton Mija-n, li diris.
- Mi tuj iros por scii, kion li faras.
La dancoj, ritmitaj de manfrapoj, krioj kaj ridoj, turnigis virojn kaj virinojn. La romaoj estis ĝojaj.
Vaja eniris la ĉeron, direktis sin al la patro, kaj diris al li ĉe la orelo :
- Patro, Mija ne povas veni.
- Kial do ?
- Malilini grave malsanas.
- Estas virinoj por zorgi pri ŝi.
- Ne, patro, ŝi tre grave malsanas.
- Nu, diru al via frato ke li venu ĉi tien, ekde kiam lia edzino fartos pli bone.
Dum Vaja foriris, la virinoj tiris vinon el bareloj kaj verŝis ĝin en metalajn tasojn. La nokto pasis. Jakali rigardis al sia poŝhorloĝo, la nura kiun posedis romao dum ĉi tiu vespero – estis la dekunua horo.
Subite, viro kvindekjara eniris kvazaŭ ventoŝtormo, sub la ĉeron, kaj kriis laŭ forta voĉo :
- Haltu, ĉiuj !
p30
Tuj ĉesis la dancoj. Ĉiuj eksilentis kaj rigardis Mija-n, kies vizaĝo estis tre pala.
- Kio estas, Mija ? Demandis maljuna Jakali.
- Patro, Malilini ne plu estas en ĉi tiu mondo.
- Ĉu vi celas, ke via edzino mortis ?
Kiel nura respondo, Mija mallevis la kapon kaj ekploris.
La Romnia tuj eliris el la ĉero. La viroj restis. Jakali turniĝis al ili, kaj kriis kolere :
- Romales ! Jen nova krimo de la sorĉistino !
- Eble ŝi neniel rilatas kun tio, diris unu el ili.
- Mia kompatinda bori, Malilini, diris Jakali, tre bone fartis, ĝis la tago kiam ŝi iris por bapti la filon de Tereina. Post la reveno el la preĝejo, ŝi enlitiĝis. Kiu do povus aserti, ke tio ne estas malica sorĉo direktita de Duniŝa ?
Neniu respondis. Por la aliaj romaoj, ne la unuan fojon en tia sezono, unu el la Romnia forpasis pro kongesto. Ili vidis nenion nenormalan. Tamen Jakali sekvis sian superstiĉan ideon.
p31
- Malilini mortis unu horon antaŭ la novjaro. La nova jaro komenciĝos per morto kaj ploroj. Pri ĉio tio kulpas tiu malbenita sorĉistino. Frinkelon mortigis ŝi. Ĉu ni daŭre lasos mortigi niajn infanojn antaŭ ni kaj senkuraĝe fari nenion ?
- Kion vi volas fari, Jakali ? diris Jerko, ĉefo kiu ŝajnis havi pli da influo ol la aliaj.
- Kion mi faros, Jerko ? Mi estas sufiĉe maljuna por ke la vivo faru min mortinto. Mi mortigos tiun Duniŝan. Tiel ŝi nocos plu al neniu.
- Ĉu vi forgesas ke Duniŝa estas sorĉistino, kaj ke la fortoj de malbono estas en ŝi ?
La silentaj ĉefoj rigardis al Jakali. Kelkaj konvinkiĝis, ke Jakali faros tion, kion li diris. Aliaj, malbone konante lin, levis la ŝultrojn.
- Ĉu ni lasos ĉiujn tiujn krimojn nepunataj ? daŭrigis Jakali. Ne mi. Mi iros por puni la kulpulon, sole se necesas.
Li eliris el sia ĉero, tuj sekvate de Mija kaj kvar aliaj romaoj. La restantoj hezitis momenton, poste eliris siavice kaj aliĝis al Jakali.
p32
Kelkaj prenis torĉojn por lumigi la nokton. Aliaj prenis tranĉilojn, hakilojn, martelojn, rompbastonojn, kvazaŭ ili ekirus al sankta milito kontraŭ tuta tribo.
Ververe, krom Jakali ekscitita de drinkado kaj murdodeziro, ili timis pro Duniŝa, la sorĉistino.
La Romnia ne estis multnombraj, ili kriis por kuraĝigi siajn Romaojn. Inter tiuj hurloj, la trupo, je lumo de la torĉoj, antaŭeniris sur la neĝo.
Duniŝa kaj Tereina kviete dormis kun eta Arniko, kiam ili vekiĝis pro la kriego kiu venis elekstere. Ili pensis ke, laŭ la kutimo, la viroj estis ebriaj, kaj vizitis kriante ĉiujn ĉerojn.
Sed la krioj alproksimiĝis al ili. Neniam de post la morto de Frinkelo, la Romaoj revenis al la ĉero de Duniŝa. Kial ili revenis ĉivespere ?
Duniŝa kaj Tereina stariĝis por akcepti ilin. Sed subite la bruo ĉesis kvazaŭ mirakle. Duniŝa rigardis al la filino. Ĉu ŝi koŝmaris ? Ne, ili vere estas vekitaj. Ili vere aŭdis kriojn ekstere.
p33
Subite, el la silento, voĉo, tute proksima al la ĉero, kriis :
- Len la ! (prenu ŝin)
Duniŝa rekonis la voĉon de Jakali, kaj la tolo de la ĉero tuj disŝiriĝis. Deko da virinoj eniris, kaj kun bestoblekoj, impetis al Duniŝa kaj Tereina. Prenante ilin ĉu per la manoj, ĉu per la piedoj, ĉu per la kapo, ili ligis ilin per ŝnuroj. Tereinan oni lasis ligita sur la lito, apud Arniko, kiun, meze de tiu furiozo, oni kompatis. Duniŝan, kaptita de la hurlantaj virinoj, oni ĵetis eksteren sur la neĝon, dum la Romaoj ekkantis triumfajn kantojn. Senmova, frida, nekapabla je eĉ unu movo, Duniŝa atendis tion, kion oni faros el ili.
La Romnia, nun ridante, ekĵetis neĝobulojn al ŝia vizaĝo. Duniŝa diris nenion. Venis la horo por morti. Por kio rezisti ? La Ursitoroj decidis, kaj Duniŝa sciis, ke la Ursitiroj ne mensogos.
- Mortigu ŝin, ordonis Jakali, kun kruela frideco.
p34
Tiam geviroj, kvazaŭ ili atendus tiun ordonon, impetis al la maljunulino, frapante ŝin per ĉiuj iloj kaj bastonoj, kiujn ili alportis. Aĥ ! Ili ne plu timis! Duniŝa, kun ligitaj manoj, ne plu povis lanĉi sorĉojn.
Duniŝa, en siaj suferoj, sentis la morton alproksimiĝi. Ŝi provis rigardi al sia ĉero, esperante vidi lastan fojon la vizaĝon de la amata filino.
Tereina, ligite sur sia lito, eligis ĝemojn, kaj alvokis "Dale! Dale!". Sed tiu ne povis ŝin aŭdi. La krioj kaj la ridoj de la romaoj superis la plendon de Tereina.
- Nun sufiĉas, kriis Jakali.
Ĉesis la masakro. Duniŝa kuŝis sur la neĝo kiun ŝi ruĝigis per sia sango. Strebante per ĉiuj restantaj fortoj, ŝi turnis la kapon kaj fikse rigardis Jakali.
Tiu rikanis kaj diris :
- Vi ankoraŭ ne mortis, maljuna Drabarni !
Duniŝa artikulis siajn lastajn vortojn :
- Ĉiun el vi trafu sorto pli malbona ol mia !
Kaj ŝi lasis fali la kapon malantaŭen.
Duniŝa ne plu estis en ĉi mondo. Ŝi foriris por aliri Malilinin kaj Frinkelon, tiujn, pri kies mortigo oni akuzis ŝin.
p35
Jakali, vidante ke Duniŝa ellasis la lastan elspiron, ordonis :
- Tiuj, kiuj frapis ŝin, tiuj enterigu ŝin !
Tiam la geromaoj envolvis la kadavron en blankan tolaĵon kaj forportis ŝin en la arbaron.
Post forigo de la neĝo oni fosis truon, kien oni metis la jam rigidiĝintan korpon de la sorĉistino. La Romaoj kovris ĝin per tero, kaj antaŭ la foriro, aldonis iom da neĝo.
Duniŝa estis enterigita apud la mortinto kies animon ŝi vekis, bruligante la arbon de lia tombo.

1Popo : pastro de ortodoksa eklezio (ndlt)
2Kaku : respektoplena vorto

Aucun commentaire: