La tria nokto
p16
Dum la tago antaŭ la tria nokto de kiam Tereina iĝis patrino, la vetero malvarmiĝis; neĝo ekfalis denove.
En la arbaro, Duniŝa elprenis grandan kvanton da ligno kaj ekbruligis altan fajron. Tial, sub la ĉero, la varmeco iĝis milda.
La cerbo de Tereina, ĵus antaŭ la nokto, kirliĝis de mil pensoj. La horoj ŝajnis longegaj. Ĉiu minuto por ŝi iĝis jarcento.
La neĝo daŭre falis, sed ne plu aŭdiĝis la vento. Nur la nokto estis kvieta.
Pasis la deka, la dekunua horo. Baldaŭ devis alveni la momento atendita en timo kaj espero.
Tiam Duniŝa, kun indiferento, diris :
- Iru al la lito, Tereina.
- Sed, ni atendu ...
- Vi same bone atendos en via lito. Cetere, post kvin minutoj, ankaŭ mi iros liten.
p17
Tereina komprenis nenion el la misteroj de sorĉado. Ŝi divenis ke ŝia patrino deziris esti sola dum kelkaj minutoj kaj ŝi ekkuŝis apud sia filo sen aŭdaci demandi pri aliaj klarigoj.
Duniŝa restis apud la fajro kaj murmuris preĝon dirante mallaŭte vortojn kiujn Tereina aŭskultis sen kompreni la signifon. Duniŝa parolis en nekonata lingvo.
Kiam Duniŝa finis sian strangan preĝon, ŝi estingis sian pipon, vigligis la fajron per kelkaj faskoj, kaj ekkuŝis siavice, apud Tereina kaj la infano.
Por Tereina, la minutoj iĝis senfinaj.
Tamen ŝi dormemas, lacega pro la nasko. Ŝi ŝatus dormi. Sed ŝi scias ke ŝi batalu kontraŭ la dormo je ĉiuj siaj fortoj, ĉar post momento ŝi ekkonos la sorton de la filo. Ŝi timas. La Ursitoroj baldaŭ venos. Se ili decidos ke li mortos, kion ŝi faros ? Ĉu mortigi sin mem ? Ve, ŝi ne povus. La Ursitoroj, je ŝia naskiĝo, permesis al ŝi vivi ĝis kvardek jaroj ... se ŝi edziniĝos antaŭ la dudeka jaro, kaj se ŝi patriniĝos antaŭ la dudekunua.
p18
Duniŝa sciigis al ŝi, ke neniu el la mondo povas ŝanĝi la sorton deciditan de la Ursitoroj. Ne, eĉ se ŝi volus, ŝi ne povus mortigi sin ...
Tereina meditus longtempe se ŝi ne vekiĝus el la sonĝoj, pro krioj de la infanoj, kiu ĵus vekiĝis. Ŝi milde karesis lin por dormigi lin, sed Duniŝa haltigis ŝian brakon kaj diris :
- Lasu lin plori, tio estos bona por li.
Tereina ĉesis luli lin, kaj la infano ne plu ploris. En unu sekundo, lia vizaĝo ŝanĝiĝis. Li ŝajnis rideti al iu nevidebla. Tereina konsterniĝis. Duniŝa komprenis : la novnaskito ekvidis la Ursitorojn. Ŝi mem kaj la filino ne povis distingi ilin, sed kiam ili parolos, iliaj voĉoj atingos ilin.
Kun fingro sur la buŝo, Duniŝa signis al la filino, ke ŝi silentu. La plej eta vorto forpelus la anĝelojn kaj neniu iam ajn ekkonus la sorton de la infano.
Longa silento pasis. Tiam, kvazaŭ el tre malproksime, unua voĉo eksonis. Tereina, eĉ ne sorĉistino, aŭdis tiel bone, kiel Duniŝa.
Diris la voĉo :
- Kiel bela tiu infano !
Dua voĉo, same fora, respondis :
p19
- Li estos forta viro, kiam granda.
- Sed li ne vivos, daŭrigis la unua.
Tereina ektremis kaj premis la filon kontraŭ sin. Sed la voĉo, kiu asertis ke li estos forta, parolis denove.
- Li vivos ĝis okdek jaroj. Li estos forta kaj inteligenta.
Ĉe la oreloj de Tereina, tiu voĉo ŝajnis tenera kaj harmonia. Ĝi sonas milde, ĉar ĝi plenas je ridetoj. Jen la voĉo de la feliĉo. La alia miksiĝas kun lamentoj kaj singultoj. Jen la signo de malfeliĉo kaj suferoj.
- Diras mi, ke tiu infano ne vivu.
- Se vi daŭre prenos la vivon de tiu infano, mi donos al li dek pliajn jarojn. Li vivos ĝis naŭdek jaroj.
- Ĉar ni ne interkonsentas, respondis la voĉo de la malfeliĉo, ni demandu al nia mastro, la potenca Ursitoro.
- Ni demandu al la potenca Ursitoro.
Kaj la du voĉoj kune faris la saman demandon :
- Mastro, kion decidas vi ?
Tiam ekparolis tria voĉo.
p20
La decidon, kiun ĝi prononcos, oni ne povos ŝanĝi. Tiun voĉon Duniŝa bone konis. Ŝi ĝin nomis la voĉo de racio.
Pli basa kaj pli forta ol la aliaj, ĝi diris :
- Enirante ĉi tien, ĉu vi rimarkis ion nenormalan ?
- Kion do, Mastro ? Demandis kune la du unuaj voĉoj.
- Tion mi sciigos al vi. Rigardu tiun fajron, kiu brulas.
Duniŝa kaj Tereina rigardis al la fajro, kvazaŭ tiuj paroloj alsendiĝis al ili.
- Atente rigardu, daŭrigis la voĉo. Ĉimatene, virino rompis la lignon, kiu brulas en tiu fajrujo. Sed, antaŭ dudek jaroj, viron oni mortigis kaj enterigis en la arbaro. Sur lia tombo, arboj kreskis. Duniŝa, la avino de la infano, rompante la arbojn kaj bruligante ilin, nun bruligas la animon de tiu viro ...
Tereina kredis, ke ŝia filo estas kondamnita. Ŝi rigardis al Duniŝa. Eble tiu povas savi lin.
Tiam la singulta voĉo daŭrigis :
- Duniŝa grave kulpas. Ŝia nepo devas morti ĉivespere.
p21
Sed la voĉo de la Feliĉo ekridis ĝoje kaj moke.
- Ke la avino pekis, ne pravigas, ke la nepo pagu anstataŭ ŝi !
- La malbonon kiun ŝi faris, ŝi ne povas pagi, ĉar ni jam fiksis ŝian sorton je ŝia naskiĝo. La potenca mastro decidis ke ŝi mortos kelkajn tagojn post la naskiĝo de la nepo. Ŝi ne havas multan tempon. Ni ne povas pagigi la patrinon : la Mastro decidis ke ŝi mortos kvardekjara. Mi tion asertas : la kulpon povas pagi nur la infano.
- Mi fidas en la decido de la Mastro. Li trovos konvenan solvon.
- Ankaŭ mi fidas en lia decido, respondis la voĉo de la malfeliĉo.
Tiam la potenca Ursitoro, je sia basa voĉo, parolis :
- Tiu infano devas pagi kaj iel esti punota. En la fajro kiu brulas, vi distingas plej dikan ŝtipon. Ĝi venas el la arbo mem, kiu kreskis sur la koro de la viro enterigita en tiu loko. Kiam tiu lignopeco estos komplete forbruligita, finiĝos la vivo de la infano.
p22
La voĉo eksilentis, kaj la aliaj ne respondis. La juĝo estis ne ŝanĝebla. Tereina, kun vundita koro, ekprenis la filon, levis lin al la ĉielo, kaj priploris, kvazaŭ li mortis, tiun junan infanon kies vivo daŭros ankoraŭ nur unu horon.
Male, Duniŝa ne ploris. Ŝi ridetis kaj ŝajnis ĝoja.
Tereina ne povis klarigi al si tian ĝojon. La Mastro de la Ursitoroj ja kondamnis ŝian infanon. Estas vere, ke lian voĉon Duniŝa kutimis aŭdi. Jam centojn da fojoj ŝi ĝin aŭdis. Eble ŝi havis propran manieron ĝin kompreni. La maljunulino estis sorĉistino ...
Duniŝa saltis el la lito, kaj kun nudaj piedoj, ŝi iris al la fajro. Ŝi ekprenis la bruliĝantan ŝtipon kiun indikis Ursitoro, (ĝi nun longis apenaŭ duonmetron), kaj levante la pordotukon de la ĉero, ĝin ĵetis sur la neĝan tapiŝon. Poste ŝi elprenis neĝon je manplenoj kaj per ĝi, kovris la lastajn flamojn. Tiam, levante la lignon nigrigitan kaj malsekan, ŝi reiris en la ĉeron, kaj al Tereina kiu havis larmoplenajn okulojn, ŝi diris simple :
- Jen vidu, li estas savita !
Kaj dum Tereina restis ŝtonigita, ŝi daŭrigis :
p23
- Memoru la vortojn de la potenca Mastro de la Ursitoroj. “Kiam tiu lignopeco estos komplete bruligita, li diris, la infano mortos.” Sed ĝi ne brulas plu. La fajro ne forbruligis ĝin. Do, via filo vivos. Al vi apartenas, Tereina, konservi tiun lignopecon. Zorge atentu, ke neniu prenos ĝin. Gardu ĝin, same kiel vi gardas vian infanon. Ne forgesu ke lia vivo dependas de ĝi. Vi estas bona patrino, kaj vi bone ĝin gardos. Tio estas la lasta konsilo kiun povas doni al vi Duniŝa. La Ursitoroj parolis, vi nun scias : ŝi ne longe vivos.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire