Ĉapitro 14
Sur nigra ĉevalo de Ilikesti, Arniko promenis en la arbaro, daŭre pensante pri Parni.
- Eĉ se mi vivos cent jarojn, mi ne povos ŝin forgesi, li sopiris.
Saĝa Tereina ne komprenis tiom grandan ĉagrenon. Ŝi opiniis, ke en la tribo, ne mankas junaj kuzinoj graciaj kaj riĉaj, kiuj povus edziniĝi al Arniko. Sed li ne volis aŭdi pri tio.
- Tio tro dolorigas min, li finfine diris.
Tial, li foriris ĉiutage en la arbaron, kie neniu demandis lin, kial li perdis gajecon kaj ĉesis rideti. Kaj en ombro de la folioj, li kredis malkovri la bildon de Parni.
Li foriris la kampadejon de unu horo, kiam li ekvidis, en la herboj de maldensejo, kuŝantan viron.
p115
Arniko malsupreniris de la ĉevalo, ligis ĝin ĉe arbon, kaj kliniĝis super la nekonaton, kies vizaĝo estis sangoplena, sed kiu povis ankoraŭ paroli.
- Min atakis banditoj. Ili estas almenaŭ dudek.
- Kio okazis ? Ĉu vi estas vundita ? Kial ili atakis vin ?
- Mi ne scias. Ili nenion ŝtelis de mi. Mi estas bukaresta komercisto. Mia nomo estas Mikaelo.
- Kien ili iris ?
- Tion mi ne scias, sed ili certe ne iris for.
- Ĉu ili frapis vin sen ion diri ?
- Jes, ili parolis. Sed en lingvo, kiun mi ne komprenas. Ili estas, mi kredas, ciganoj.
- Ĉu Ciganoj ?
- Jes, mi certas.
Arnikon frapis surprizo. Estis en la regiono, nur Ilikestanoj kaj li ĵus forlasis ilin. Ĉiuj estis en la kampadejo. Ĉu povis esti aliaj Romaoj sen tion ekscii ?
Je tiu momento, de malantaŭ la arboj, krioj eksonis.
- Jen ili, diris Mikaelo kun teruro.
Arniko tuj kuris al sia ĉevalo.
p116
Fulmrapide, li malligis ĝin kaj surseliĝis.
Kiam li turniĝis, li konsterniĝis : ĉie inter la arboj staris Minestanoj, gvidataj de Prasniko kaj Poŝona, li rekonis ilin !
- Kion vi volas ? Mi estas Arniko, li alkriis ilin, kredante pri eraro.
Tiam iom alproksimiĝis Prasniko.
- Aŭskultu, Arniko, mi parolos sincere. Ĝuste vin ni serĉas. Ni estas dudek du, kaj vi solas. Mi petas vin kapitulacii.
- Mi ne komprenas, Prasniko, kion vi deziras. Ĉu ni ne disiĝis amike ? Nur venkito povas kapitulacii.
- Arniko, poste vi ekscios kial ni venis por preni vin. Hodiaŭ estas neutile batali. Ni scias ke vi estas forta kaj kuraĝa. Sed ni tro multas. Ankoraŭfoje, mi petas vin kapitulacii.
Arniko taksis, ke la Minestanoj estas senhezitaj, kaj ne valoras la penon, diskuti pli longe.
p117
- Prasniko, mi ne scias kion vi kaj viaj tribanoj riproĉas al mi. Sed se vi volas min kunpreni, necesos min kapti. Vi estas dudek du, kaj mi solas : mi akceptas la batalon.
Kaj li premis en la mano, la pafilon kiun donis al li la barono Tilesko, kaj kiun li ĉien kunportis kun si. La kuraĝo de Arniko estis vere granda, ĉar li ignoris la sekreton pri sia forto.
- Nu bone, respondis Prasniko. Se vi mortos dum la batalo, tion vi mem decidis.
Poŝona tuj enmetis du fingrojn en sian buŝon kaj ekfajfis.
Tiam, laŭ la ordono, ĉiuj Minestanoj impetis al Arniko kun levitaj bastonoj. Li leviĝis sur la ĉevalo, nur kunpremante la genuojn, kaj la pafilon, kiun li prenis de la tubo, li ekuzis kiel veran klabon.
Pluraj viroj tuj falis.
Laŭ ordono de Poŝona, la nedifektitoj turnis siajn vipojn. Sed Arniko, mastrante la ĉevalon, je unu salto povis foriĝi de la plej timinda romaa armilo.
Poste, rapidege, li lanĉis sian beston kontraŭ la atakantojn, kaj denove, la viroj falegis, sangoplene.
p118
Prasniko mem estis danĝere vundita.
Poŝona, laŭfame saĝoplena, demandis sin ĉu ne venis momento por retreto.
Arniko, kun fajra okulo, daŭre batalis, same furioze. Li sukcesis trafi Poŝonan, kvankam tiu eltiris sian tranĉilon. Poŝona ruliĝis teren. Tiam, la nevunditaj aŭ nemortigitaj Romaoj, vidante ke ili restas sen estroj, kaptiĝis de timego; ili kredis ke ilin traktas iu eksterordinara, kaj ke spiritoj estas en li. Kvankam kutimiĝinte pri danĝero, ili ekfuĝis al ĉiuj direktoj, eligante hurlojn pro teruro.
Post kelkaj minutoj, Arniko superregis la terenon. Lia venko estis kompleta, kaj li eĉ ne sentis lacecon. Kun mirinda trankvilanimo je tiu aĝo, li decidis kapti vivantan kontraŭulon. Metante la ĉevalon meze de la vojo, li ĉirkaŭbrakis fuĝanton kaj ĵetis lin sur sian selon. Poste li maltenis la bridojn, kaj la besto, kun ŝvitbrilaj haroj, galopis al la kampadejo.
La bukaresta komercisto, vidante ke neniu plu zorgas pri li, stariĝis, kaj malgraŭ sia vundo, siavice malaperis sen eĉ danki sian savinton.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire