Kio nova ?

2011-06-06
Post longa interrompo, nun estas tempo fini la laboron. Unue relegi la 17ajn jam tradukitajn ĉapitrojn, kaj poste traduki la 8 ceterajn.
Antaŭdankon al esperantistoj, kiuj trovos tempon por relegi la tuton kaj trovi malglataĵojn.

lundi 31 décembre 2007

5 La aŭdaco de Tereina


Kvina Ĉapitro
La aŭdaco de Tereina

p36
Sole, Savija, bofratino de Tereina, eniris la ĉeron kie Tereina, daŭre ligita, ŝajnis senmova. Eta Arniko, vekite, kriis. Sed neniu povis lin kvietigi.
Savija malligis la brakojn kaj krurojn de Tereina. Tiu tuj demandis :
- Kion vi faris el mia patrino ?
Savija ne kuraĝis respondi. Ŝi mallevis la kapon. Larmoj fluis el ŝiaj okuloj, ĉar Duniŝa estis ŝia propra onklino.
- Respondu min, Savija, insistis Tereina, vi ĉi tie estas la sola, kiu povas diri al mi la veron.
- Ili mortigis ŝin!
- Ĉu Jakali ?
- Jes, li kaj la aliaj.
- Konduku min al mia patrino.
- Sed mi diris al vi, Tereina, ke ŝi mortis...
- Kie ŝi estas ? Mi volas vidi ŝin antaŭ la enterigo.
- Ili portis ŝin al la arbaro.
p37
- Montru al mi, bonvolu, kien ili iris.
Per fingro, Savija montris la arbaron. Tereina volvis sian filon en dikan ŝalon, kaj eliris, tenante torĉon per la maldektra mano.
La neĝo falis ne plu. Tial, ĵus surtretite, ĝi konservis la spuron de la paŝoj, kaj Tereina bezonis nur por gvidi sin, sekvi tiun vojon. Cetere, ne necesis iri longe. Ŝi preterpasis geromaojn kiuj revenis al siaj ĉeroj, post la tragedia enterigo. Ŝi volis alparoli ilin :
- Kie ŝi estas ?
La Romaoj, senresponde, deiris. Neniu rajtis alparoli ŝin aŭ eĉ apudi ŝin, ĉar ŝia infano ne jam aĝis ses semajnojn.
Vidinte ke ŝi ricevos nenion, ŝi eniris sub la arbojn, malaperis en la nokton, serĉante la paŝojn lasitajn sur la neĝo. Sed tie ĉesis la markoj. Neniu spuro iris antaŭen. Tereina komprenis ke ŝi atingis la lokon, kie oni enfosigis ŝian patrinon. Ŝi falis surgenuen kaj ekploris.
- Oh Dale, vi ĉion antaŭvidis. Ve, mi ne povis kredi ke vin oni murdos. Oh! Mi ĵuras sur via tombo, ke vi estos venĝita.
P38
Ŝi alparolis ŝin, kvazaŭ ŝi ankoraŭ vivanta povus aŭdi ŝin. Larmoj ruliĝis sur ŝia vizaĝo kaj algluis ŝiajn vangojn glaciigitajn de la frosto. Tereina, surgenue, sentis nenion, kaj daŭre parolis al la patrino. Subite per salto ŝi ekstaris, kaj kun la filo ĉe la brusto, direktis sin al la tendaro. Aŭdaca ideo ĵus naskiĝis kaj fiksiĝis en ŝia menso.
En la ĉero de Jakali, la Romaoj denove ariĝis. Ĉifoje ne plu estas ridoj, dancoj, muziko, gajeco. Ĉiu per sia konduto, montras zorgon kaj angoron.
Nun kun mortinta Duniŝa, ili pli timas ol kiam ŝi vivis.
Subite, la pordotuko de la ĉero leviĝis. Tereina, portante Arnikon sur siaj brakoj, staris fronte al ili.
Jen Tereina faris ion, kion neniu Romni aŭdacis fari antaŭ ŝi. Ŝi ne rajtas eniri en ĉeron de Romao : Arniko aĝas nur unu semajnon. Tia profano de la leĝoj povus kosti al ŝi la vivon, ĉar per sia ĉeesto, kontraŭ ĉiuj tradicioj, ŝi iel malbenas ĉiujn apudulojn.
La Romaoj retroeniris al la fundo de la ĉero. Iliaj okuloj, ĉefe tiuj de Jakali, brilis pro kolero.
Ili detenas sin de mortigo, kiel ili faris al Duniŝa. Sed ili rajtas nek tuŝi, nek alparoli ŝin, sen esti for-nomitaj de la tuta gento.
Tereina tion bone sciis. Ŝi ankaŭ konis la danĝeron. Ŝi ne timis. Ŝi nun kredis je Ursitoroj, kiuj decidis, ke ŝia vivo ne finiĝos antaŭ ŝia kvardekjariĝo. Pormomente ŝi ne timis morti. Ŝi timu nenion ankaŭ por Arniko. La lignopecon al kiu ligiĝis lia vivo, ŝi zorge gardis, kaj ĉar ŝia patrino forportis kun si ilian sekreton, de nun ŝi sole konservos ĝin.
Tereina rigardis Jakali, kaj diris al li furioze :
- Kial mian patrinon vi mortigis ?
Jakali ne rajtis paroli. Li respondis nenion. Tereina faris denove la demandon.
- Kial mian patrinon vi mortigis ?
Daŭre la sama silento. Sed Tereine reparolis :
- Se vi ne respondos al mia demando, Jakali, mi venos al vi, kaj vin tuŝos.
p40
Terura minaco! Se ŝi vere tuŝos lin, pli bone por Jakali mortigi sin, ĉar neniu parolos plu al li, eĉ lia edzino aŭ liaj infanoj; neniu konsentos akcepti lin aŭ manĝi apud li.
Jerko, aparte estimata de Jakali, diris :
- Respondu, Jakali, ni estas multnombraj, kaj se vi parolos al Tereina, por ni tio estos nenio.
Jakali aspektis terurite. Li laŭvice rigardis la Romaojn kvazaŭ por peti konsilon. Evidente, pli bone paroli al Tereina, ol esti tuŝita de ŝi. Por ne vidi ŝin, li tre malalten mallevis la kapon kaj diris mezvoĉe :
- Via patrino estis sorĉistino.
- Tio ne pravigas ke oni mortigu ŝin.
- Ŝi mortigis Malilini-n.
- Vi mensogas, Jakali. Jes ja, mia patrino estis sorĉistino. Sed ŝi malbonfaris nur, al kiu ŝin nocis . Ŝin neniam nocis Malilini.
- Ŝi mortigis ankaŭ mian filon Frinkelon.
- Oh! Mia kompatinda Frinkelo! Mi amis lin pli ol vi, Jakali. Li mortis pro sia destino.
Tereina ne rakontis tion, kion ŝi eksciis pri Ursitoroj. Pro indigno, ŝi daŭrigis, kaj ĉifoje alparolis ĉiujn :
- Vi mortigis ŝin pro kialo kiun mi ignoras. Pri ĝi mi ne plu demandos. Vi estu ĉiuj malbenataj. Vi pagos ĉiun guton el la sango, kiun vi fluigis. Vi mortigis ŝin ĉar ni estis solaj ĉi tie. Sed vi forgesis, ke la gento de mia patrino estas pli multnombra ol via, pli riĉa, pli potenca. Dio kaj Ursitoroj faru, ke niaj du gentoj neniam renkontiĝu, ĉar vi alte pagus la krimon, kiun vi faris.
Parolinte, Tereina eliris. La Romaoj, unu post la alia, forlasis la ĉeron. Neniu alparolis Jakalin. Oni vere konsideris lin malbeniton. Jerko foriris laste, kaj diris la jenajn vortojn, kvazaŭ li parolus al si mem :
- Tion vi mem volis.
Kaj Jakali komprenis la teruran signifon de tiuj vortoj.
.........................................................................................
Matene, en akra frosto, Tereina envolvis sian filon en varmajn ŝtofojn kaj metis lin en la vurdon 1. Poste, trankvile, ŝi malmuntis sian ĉeron. Ŝi jungis la ĉevalinon kaj foriris, direkte al la arbaro.
p42
Unuafoje ŝi stiris la veturilon. Ŝiaj onkloj loĝis sude de Rumanio. Al la sudo ŝi direktos sin.
De tempo al tempo, sen malteni la kondukrimenojn, ŝi turnis sin por rigardi al la interno de la vurdo. Arniko kviete dormis.
Mil pensoj kirliĝis en la cerbo de Tereina. Sed unu, ĉefe, obsedis ŝin : kiel venĝi al la Minesti. Ŝi ne vere povos kalkuli je siaj onkloj. Necesos atendi, ke la filo kreskintos.
Je tagmezo, ŝi haltigis la ĉevalinon. Por prepari la manĝon, ŝi bruligis fajron, poste ŝi nutris la filon, kaj al la besto kiu ŝajne suferis pro la frosto, ŝi donis avenon.
La neĝo daŭre falis, kaj la vento ekblovis. Je sia tuta koro, Tereina deziris alveni en vilaĝon antaŭ la nokto.
Ve, la ĉevalino ne iris tre rapide. La vespero alvenis, kaj Tereina ekvidis nek domon, nek kabanon de hakisto aŭ kaptilisto.
Tereina ne kapablis sole, munti sian ĉeron. Cetere ŝi devis flegi sian filon kaj la ĉevalinon. La vento blovis pli kaj pli forte, kaj siblis trans la tabulojn de la vurdo.
p43
Kiam ŝi finis flegi la infanon, kiam la ĉevalino estis kovrita por la nokto, ŝi provis iom ripozi, sed la naturo tion ne permesis al ŝi. Ekstere, la ŝtormo alvenis.
La arbaro, perfortite, hurlis. La branĉoj krakis. La neĝeroj turniĝis al ĉiuj direktoj. Tutaj arboj falegis.
La ŝtormo !
La vurdo ne povis rezisti. Ĝiaj tabuloj, la plej solidaj, faldiĝas. Aliaj krakas, kun pafbruo. Subite, la tegmento de la veturilo forŝiriĝas. Kontraŭ si Tereina protektas sian filon. Nun la neĝo falas sur ilin ambaŭ. Je ĉiu momento la veturilo preskaŭ renversiĝas.
Tiam Tereina komprenis la danĝeron. Ŝi ne timis morti. Ŝi ne zorgis pri si. Sed ŝi ne volis ke ŝia filo estu vundita kaj restu kripla ĝis la fino de sia vivo.
Portante Arnikon, ŝi kuris ŝirmiĝi malantaŭ dikan arbon. Ŝi kredis, ke ĝi ne elradikiĝos de la furioza vento.
Sed ŝi ekpensis, ke ŝi forgesis la sakon en kiu ŝi gardas sian riĉaĵon, kaj precipe la duonbruligitan lignopecon de la Ursitoroj.
P44
Tereina decidiĝis. Ŝi demetis Arnikon ĉe la piedon de la arbo, kaj kiel eble plej rapide, revenis al la vurdo.
La veturilo estis renversita flanken, kaj la kompatinda ĉevalino, verŝajne frostmortinta, estis preskaŭ tute kovrita de neĝo.
Tereina ekprenis la sakon, kaj portis ĝin apud sian filon.
La tutan nokton, la ŝtormo daŭros ...
Tereina premis sian filon ĉe sian bruston por varmigi lin, sed ŝi mem sentis sin frostiĝinta.
Kiam alvenis la tago, kun fine kvietiĝintaj ventoj, Tereina, tra la arboj, vidis nur neĝon.
Ne eblis resti tie ankoraŭ longe, sen ŝirmilo, kun mortinta ĉevalo kaj rompita veturilo. Ŝi devis foriri piede, kun Arniko sur la maldekstra brako, kaj la altvalora sako alkroĉita al la ŝultro.
Elĉerpite de tuta nokto en la frosto kaj sen dormo, ŝi antaŭeniris nur penege.
Ĉiu paŝo postulis de ŝi plian strebon. Ŝi daŭrigis sian vojon kun nekredebla volo. Sed post nur unu kilometro ekde kiam ŝi lasis la grandan arbon de la nokto, Tereina falis. Unuafoje ŝi dubis pri la vortoj de la Ursitoroj kaj de tiuj de la patrino. Ŝi ne vivos ĝis kvardek jaroj, kaj antaŭ ol la lignopeco forbruliĝos, Arniko, frostiĝinte, mortos.
Tereina provis restariĝi, kaj post mil suferoj, ekhavis forton por iri ĝis arbo, por apogi sin. Dumfale, ŝia sako restis sur la grundo. Tion ŝi eĉ ne vidis.
Malgraŭ sia kuraĝo, Tereina ploris.
Dum pli ol horo, starante, ŝi restis tie.
Tiam Tereina ekdeziris morti, kaj murmuris la jenajn vortojn direktitajn al la patrino.
- Vi eraris, kaj viaj anĝeloj ankaŭ ...
Kun la espero ke tio estos ŝia lasta dormo, ŝi fermis la okulojn.
Bruo ektremigis ŝin. Ŝi rigardis fronte al si :
- Lupoj! Lupoj!
Ŝi premis la filon pli forte. Ilin ambaŭ voros la malsataj bestoj de la arbaro. La besto kuris rekte al ili. Por atendi la morton, al la ĉielo Tereina direktis mildan preĝon. Tiam ŝi kredis aŭdi voĉon. Sed ŝi estis elĉerpita kaj ruliĝis, sveninte, sur la neĝon.

1Vurdo : kovrita ĉaro tirata de ĉevalo, ruldomo. El la romaa vurdon.

Aucun commentaire: