p65
Tiun tagon, Arniko flegis la ĉevalojn de la barono en la stalo, kiam servistino Anna, venis al li.
- Arniko, ŝi diris, revenu tuj al la kastelo, estas surprizo por vi.
- Surprizo, ĉu ? Mi tion ne tre ŝatas.
- Iru tamen.
- Mi ne iros antaŭ ol vi diros, kio estas tiu suprizo.
- Venu, vi mem vidos.
- Ne, Anna, mi havas laboron ĉi tie.
- Kaj se mi diros, ĉu vi venos ?
- Povas esti.
- Nu, du ciganinoj aŭguras al ĉiuj servistoj.
Arniko, kiu unue emis mokridi pri ideo de surprizo, enpensiĝis : du Ciganinoj, du Romnia, du virinoj el lia gento!
Komprenu, Arniko, ni interkonsentis, daŭrigis Anna. Ili aŭguros al vi same kiel al la aliaj, kaj nur fine, vi alparolos ilin en la cigana. Tiam, ŝi miros, aŭdi serviston parolantan same kiel ili!
p66
- Ĉu mia patrino estas en la kastelo ?
- Ne, ŝi iris al la vilaĝo. Ŝi butikumas.
- Kaj la barono.
- Ankaŭ ne.
- Kaj Fraŭlino Helena ?
- Jes, ŝi ĉeestas. Ĝuste ŝi diris ke oni aŭguris al ni.
- Kaj, kompreneble, pri la surprizo ankaŭ ŝi scias, ĉu ?
- Jes, por kio ĉiuj tiuj demandoj ?
- Por nenio. Mi tuj iros vidi tiujn du ciganinojn.
Li alligis la ĉevalon, kaj sekvis Annan al la kastelo.
Efektive, du Romnia aŭguris al la geservistoj, en ĉeesto de Helena.
- Ĉiganka, ŝi diris, ni deziras ke vi aŭguru al tiu junulo.
Unu el la virinoj prenis la maldekstran manon de Arniko. Tiu allasis ŝin, sen prononci vorton.
- Kion vi volas scii, ĉu vian pasinton, nunon aŭ estonton ?
Arniko ne respondis.
p67
- Ah, mi vidas ... Nur amo interesas vin.
Arniko restis silenta.
- Nu, mi diros al vi, kiun vi edzinigos.
Arniko tuj retiris sian manon, kaj rigardis Helenan.
Tiu diris :
- Nu, Arniko, aŭskultu do vian estonton ...
Je tiu nomo, la Romni levis la kapon.
- Ĉu Arniko ? Jen cigana nomo.
- Mi estas cigano, li respondis, kaj en sia lingvo, li aldonis : Kaŝi ŝei san ? (kies filino vi estas ?) Siavice la Romni ne volis respondi.
- Dikes ke rom sim (vi ja vidas ke mi estas cigano), insistis Arniko.
Tiam la Romni, konvikite, parolante romanes, diris :
- Mi estas la filino de Ŝavula.
- Ĉu Ŝavula ? Li estas onklo de mia patrino ...
- Kiu do estas via patrino ?
- Tereina, filino de Duniŝa. Ĉu vi ne aŭdis pri ŝi ?
- Jes. Sed ni eksciis ke Tereinan kaj ŝian filon oni mortigis samtempe kiel ŝi.
- Ne, ili ja vivas.
- Kaj kie estas via patrino ?
p68
- Ŝi estas en la vilaĝo. Kaj vi mem, kie vi restas ?
- Aliflanke de la vilaĝo.
- Iru, mi akompanos vin.
Ĉiujn tiujn frazojn oni prononcis en la cigana. Nek Helena nek la servistoj ion komprenis.
Arniko alparolis Helenan kaj demandis :
- Ĉu Fraŭlino permesas al mi eliri ?
Sen ekzakte kompreni kio okazos, Helena permesis.
Arniko eliris el la kastelo kun ambaŭ Romnia, kaj ĉiuj tri direktis sin al la vilaĝo.
Restinte sola, Helena ekpensis. Kial Arniko alrigardis ŝin, kiam la ciganino parolis pri malkaŝo de lia amo, kaj de kiu iĝos lia edzino. Ĉu Arniko enamiĝis al ŝi ?
Ŝi daŭre meditis, kion ŝi farus se, por sekvi siajn tribanojn, li forlasus la kastelon. Nenion, evidente. Sed, je la penso ke ŝi eventuale ne revidus lin, ŝi sentis korpikon.
- Dio mia, ĉu ankaŭ mi enamiĝis al li ?
Ŝi ridetis. Kaj ŝi ekparolis laŭte.
p69
- Mi freneziĝis! Arniko kaj mi! Kia unuiĝo !
Kaj tiel ĝis la vespero ŝi daŭre pensis pri Arniko kaj ŝi mem.
Dum la vespermanĝo ŝi rakontis al la patro tion, kio okazis posttagmeze, kaj faris tiun demandon :
- Patro, se Tereina kaj la filo volus foriri, kion vi farus por reteni ilin ?
- Helena, antaŭ jaroj, mi promesis, ke ili povos lasi la kastelon kiam ili tion deziros.
- Sed kiu do faros ilian laboron ? Kiu iros por ĉasi por vi ?
La barono Tilesko rigardis la filinon kun miro.
- Mi ne komprenas, li diris, ĉiujn viajn demandojn. Nur mi sola devus zorgi pri perdo de tiel bonaj geservistoj. Cetere, jam delonge mi pensas, ke iam Tereina kaj Arniko foriros, kaj mi enkapigis, ke mi ne rajtas malhelpi ilin.
- Patro ...
- Neniun demandon nun pri tio, Helena. Iru por ripozi, kaj sonĝu bele.
p70
Helena obeis. Ŝi kisis la patron kaj iris al sia dormoĉambro por enlitiĝi. Sed ŝi ne povis dormi. Tro da pensoj skuis ŝin, kaj ĉefe unu : ĉu Arniko amas ŝin ?
Ŝi leviĝis kaj sonorigis al la ĉambristino.
Ĉu Fraŭlino deziras ion, demandis Anna.
Jes, Anna, mi bezonas vin.
Mi estas je via servo, Fraŭlino.
Ĉu vi ne diris iam, ke Arniko verkas memoraĵojn siajn ?
Tio veras. Ĉiuvespere, li skribas en libro.
Ĉu Tereina kaj li revenis ?
Ne, Fraŭlino. Sendube, ili pasigos la nokton ĉe la ciganoj.
Ĉu vi certas ?
Tio tre verŝajnas. Mi konas Arnikon. Li ne lasus la patrinon reveni sole, nokte, per tiu vojo.
Aŭskultu, Anna. Ĉu vi scias, kie estas la libro de Arniko ?
Jes, Fraŭlino.
Ĉu vi povas preni ĝin por mi ?
Oh! Fraŭlino, tio estus ŝtelo!
Pri tio respondecas mi. Cetere, ĝi ne estas ŝtelo, sed prunto. Kiam mi legintos, vi ĝin remetos en sian lokon, kaj neniu vidos tion, kaj mi kalkulas je vi, Anna, por nenion diri.
p71
Nu, se Fraŭlino ordonas.
Iru, Anna, kaj revenu tuj.
Foliumonte la memoraĵojn, Helena persvadis sin ke ŝi malkovros la penson de Arniko. Kelkajn minutojn poste, Anna montris la kajeron al Helena. Tiu alproksimiĝis al la noktotablo, lumigita de kandelujo, kaj ekfoliumis la paĝojn. Unue, ŝi distriĝis de la rakontoj pri ĉasado kun la barono Tilesko kaj aliaj aventuroj kiujn ŝi ne sciis. Sed subite, supre de paĝo, ŝia rigardo haltis, konfuzite.
Ŝi legis, kaj relegis tiujn mirindajn frazojn :
"7a de januaro. - Hodiaŭ Helena dudekjariĝis. Dum la tuta vespero, mi ekvidis ŝin nur unufoje. Ĉiuj gastoj ĉirkaŭis ŝin. Kiel bela ŝi estis! Por mi, ŝi ŝajnis la plej belega feino. Ĉu vi povas imagi nur sekundon, ke mi amas ŝin ? Kompatinda stultulo !"
- Ah! li amas min, pensis Helena, nun mi scias. Sed ŝi volis trovi en la libro, aliajn signojn de tiu konfeso. Esplorante refoje en la memoraĵoj de Arniko, ŝi alvenis al la memorinda tago, kiam li savis la baronon, kaj ŝi legis la jenon :
p72
"... vespere, la pordo malfermiĝis kaj, unuafoje Helena venis en la ĉambron de mia patrino. Ŝi venis por danki min. Ŝia ĉeesto ĉe mia patrino pli valoris por mi ol ĉiuj dankoj el la mondo."
Tiam Helena refermis la libron : ŝi estis feliĉa.
- Morgaŭ, kiam li revenos, ankaŭ ŝi diros al li sian amon, kaj ne gravas al ŝi, kio okazos.
Ŝi redonis la libron al Anna, kaj diris al ŝi, ke ŝi reloku ĝin kun mil zorgoj.
Estinginte la kandelojn, la tutan nokton ŝi vane provis dormi.
La morgaŭon ekde la sunleviĝo, Tereina kaj la filo revenis al la kastelo, kun vizaĝo inundita de ĝojo. Arniko tuj iris al la ĉambro de la barono. Je tiu horo tiu ankoraŭ kuŝis en la lito.
- Kion vi volas tiel frue, Arniko ?
- Sinjoro Barono, mi petas vin pardoni min, pro tiel abrupta parolo : mi venas por peti liberecon, por mia patrino kaj mi.
- Liberecon ? Sed de kiam vi estas en Tilesko, vi ambaŭ estas liberaj foriri kiam vi deziros.
- Sinjoro Barono, ĝuste hodiaŭ ni deziras foriri por aliĝi al niaj parencoj.
p73
- Arniko, ankaŭ mi sincere parolos. Via foriro kaŭzas veran ĉagrenon al mi. Mi amas vin, jes mi diras, mi amas vin kvazaŭ filon kaj tion vi ne ignoras. Mi insistis por ke vi lernu legi kaj skribi. Mi volintus fari vin sinjoron. Vi preferas forlasi min kaj sekvi la romaojn. Ne kredu, ke mi intencas malhelpi vin. Vi estas kuraĝa. Vi ne timas danĝeron. Vi devos alfronti pluvon, malvarmon, ŝtormojn, kaj por ŝirmi vin kontraŭ akra vetero, vi ne plu posedos la solidajn murojn de domo. Tamen vi elektas tiun nomadan vivon prefere ol tiu, kiun mi oferis. Ankoraŭfoje, mi ne malhelpos vin. Se via elekto malbonas, nur vi respondecos. Iru, Arniko, iru for, tien, kien alvokas via koro kaj viaj gentanoj. Sed mi volas ke vi sciu, ĉiufoje kiam vi volos, revenu al Tilesko; mia hejmo estos ĉiam via kaj dum mi vivos, ĉiam estos viro ĉi tie, por akcepti vin kun malfermitaj brakoj. Se hazarde, mi ne plu vivos, mia filino, fidele al mia volo, akceptos vin same kiel mi farus mem.
Arniko sentis siajn okulojn malsekaj pro larmoj.
p74
Li surgenue falis, kaj kovris per kisoj la manojn de la barono.
- Se temus nur pri mi, Sinjoro Barono, mi neniam forlasus vin. Sed mi pensas pri mia patrino. Jam tiel longe ŝi atendis tian okazon!
- Ĉion tion mi komprenas, Arniko. Mi ankoraŭ diros ion, kio montros, ke mi ne riproĉas al vi. Mi decidis lasi al vi sur mia testamento, unu el la farmobienoj proksimaj al la kastelo.
- Dankon, Sinjoro Barono, dankon ...
- De hieraŭ, vidu, mi antaŭsentis, ke vi ne restos ĉi tie. Tial mi preparigis veturilon kaj du ĉevalojn. Mi ilin donacas pro la servoj kiujn vi faris al mi.
Ekde la posttagmezo, Tereina kaj Arniko foriris.
Vane Arniko serĉis Helenan por doni al ŝi lastan adiaŭon. Senaverte, ekde tagmezo, ŝi foriris, rajdante sur sia alta nigra ĉevalo.
Kaj dum la veturilo kondukis al la retrovitaj ciganoj Arnikon kaj la patrinon, Helena, apogite kontraŭ la "arbo de l'espero", murmuris singultante :
- Mi atendos vin.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire