Oni ne forgesis alian libron de la aŭtoro, "La prezo de libereco", kies rakonto okazas en Rumanio, meze de la 19a jarcento. Tie la ciganoj estis sklavoj jam de generacioj. Tamen kelkaj inter ili ribelis kaj rifuĝis en la montaro. Post multaj bataloj, oni finfine permesis ilian liberecon. El kio do konsistas tiu cigana koncepto de libereco, kiun la aŭtoro tiel bone scipovas elmontri ?
Male de nemigrantaj okcidentanoj, por kiuj libereco estas nur vorto, "la ciganoj konas veran liberecon, kaj ili estas liberaj, absolute liberaj". Cetere, ĉiu el ni tion sentas, neniu iam dubis ke tiu gento estas la plej libera, kaj eble la sola, el la mondo.
Kial la ciganoj restas liberaj ? Ĉu ĉar ili vojaĝas ? Ĉu ĉar ili estas individuistoj ? Aŭ simple ĉar ili estas saĝuloj ? Sed tiukaze, kial ili estas pli saĝaj ol ni ? Mateo Maksimof respondas al ĉiuj tiuj demandoj.
Ĉu la libereco de la ciganoj rezultas de ilia senfina vagado ? Parte jes, ĉar deziro alkroĉiĝi al la tero, posedo de mebla kapitalo, kaŭzas socian organizadon defendan, severajn leĝojn, tuto de aranĝoj, kiuj nuligas la liberecon. Ne posedante konstruaĵojn, ciganoj fajfas pri tiu duflanka organizado.
Ĉu la libereco de la ciganoj rezultas de ilia individuismo ? Mateo Maksimof montras ke male, la cigana socio estas tre forte organizita, ke individualismo, almenaŭ tia, kia ni imagas ĝin, ne ekzistas. Cigano ne translokiĝas sole, ne vivas sole, ne mortas sole. La cigana socio ne stariĝis kiel nia, ĝi havas siajn leĝojn, aŭ pli ĝuste, siajn regulojn, kiuj nepras, sen pro tio, esti ĝeno por la individuo.
Ĉu la ciganoj estas pli saĝaj ol ni ? Kiam du ciganoj ne konataj unu de la alia, renkontiĝas, ili demandas : “Rom san?”, tio estas : “ĉu vi estas homo?” Ĉar en si mem, esti cigano, signifas lernadon kiel esti homo, klerecon pri homa animo kaj tradicioj, sperton pri la vivo. Tial de jarcentoj, tiu gento rigardas nin evolui, vidas nin forgesi ĉiujn sekretojn pri saĝo, ĉiujn sekretojn pri la vivo, vidas nin strebi al detruado unu de la aliaj, perfektigi mortigilojn, kaj ĝi rifuzas miksiĝi kun ni, ĉar, laŭ ĝi, ni ne plu estas homoj, sed stultaj aŭtomatoj, kiuj trovas, O vantaĵo, la liberecon en truditaj laboroj, estaĵoj, kiuj ne plu scias kiel konduti kaj elektas ĉefojn, same sensencajn kaj maltaŭgajn kiel ili mem.
Nia tuta literaturo pri ciganoj, ĉiam reprezentis ilin antaŭ ĉio kiel liberulojn. Ili promenas en niaj infanaj memoraĵoj kiel kavaliroj de Mistero, de Aventuro, de Libereco.
Legu tiun libron ! Lasu vin kapti de “La Ursitoroj”. Se vi vidos ĝin nur banala aventuro, tio signifas ke Aventuro jam mortis en vi. Se vi malkovros vivantan mondon, mesaĝon, eksciu ke vi estas ankoraŭ libera, ke tiu mesaĝo estas ĝuste tiu, kiun vi forgesis kun viaj infanaj memoraĵoj, en la tago kiam vi ekestis tio, kion oni bedaŭrinde nomas plenkreskulo.
La “prezo de la libereco”, estas la rekompenco kiun vi trovos kaŝita en tiu libro.
Roberto Henriko GIZELEN' (france Robert Henri GUIZELIN )
[En 2008, mi ne trovis informojn pri Roberto Henriko Gizelen', kiu verkis la antaŭparolon]
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire