Kio nova ?

2011-06-06
Post longa interrompo, nun estas tempo fini la laboron. Unue relegi la 17ajn jam tradukitajn ĉapitrojn, kaj poste traduki la 8 ceterajn.
Antaŭdankon al esperantistoj, kiuj trovos tempon por relegi la tuton kaj trovi malglataĵojn.

lundi 31 décembre 2007

6 Kun barono Tilesko

Sesa ĉapitro

Kun barono Tilesko

p46
Kiam Tereina konsciiĝis denove, ŝi kuŝis en lito, kies splendon ŝi neniam imagus.
Ŝi rigardis ĉirkaŭ sin, kaj kredis revi feinan rakonton. Ĉio, kion ŝi ekvidis, estis nekonata al ŝi. Ŝi estis en ĉambro el eksterordinara lukso, tute plena je riĉaj bagatelaĵoj.
Malgraŭ ŝia surprizo, ŝiaj unuaj vortoj estis :
- Mia filo !
Preskaŭ tuj, pordo malfermiĝis, kaj maljuna sinjorino aperis.
- Jen vi vekiĝis, ŝi diris.
- Mia filo, ripetis Tereina.
- Kvietiĝu. Via filo sanas. Estas varme al li.
- Mi volas vidi lin.
- Kvietiĝu. Vi vidos lin plej baldaŭ.
- Ne, ne, nun tuj.
Ĉiujn tiujn frazojn ili interŝanĝis en la rumana lingvo, kiun admirinde konis Tereina.
P47
- Nu, mi tuj alportos lin al vi, diris la maljuna sinjorino, kaj momenton poste ŝi revenis kun la infano.
Kaj Tereina estis tiel feliĉa, retrovi lin, ke ŝi ekploris, parolante al li, en la romaa, kvazaŭ li komprenus.
- O, eta Arniko, vidu, via mami1 ne mensogis. Ŝi neniam eraras, ni vivas ...
Poste Tereina rigardis la maljunan sinjorinon.
- Sinjorino, kiel vin danki pro la bono kiun vi faras al mi!
- Ne min vi danku, sed mian fraton, la baronon Tilesko.
- La baronon Tilesko ?
- Jes, vi estas en lia hejmo. Estis li, kiu kun siaj hundoj, malkovris vin preskaŭ frostmortintaj. Vi bonŝancas, ke li ĉasiris ĝuste tiun tagon ...
Dum ŝi parolis, servistino, vestita kiel rumanaj kamparaninoj, eniris kaj diris :
- Sinjoro Barono demandas ĉu li rajtas vidi la malsanulinon.
- Demandu mem al ŝi ...
p48
- Oh! Mi estos tre feliĉa renkonti Sinjoron Baronon por danki al li, diris Tereina.
Barono Tilesko estis tridekjarulo. Admirinde vestita, li surhavis broditan tunikon kaj altajn botojn el ruĝa ledo. Li antaŭeniris per piedpintoj kvazaŭ li timus veki Tereinan, kaj kisinte la manon de sia fratino, li diris al ŝi :
- Mi vidas, Vilma, ke nia malsanulino pli bone fartas.
Tereina ridetis al barono Tilesko.
- Sinjoro Barono, mi ne scias, kiujn vortojn prononci por vin danki ...
- Ne danku al mi. Vi danku al la Providenco, ke ĝi sendis min ĉasi ĝuste tiun tagon. Se mi alvenus nur unu horon pli malfrue, mi sendube trovus nur du kadavrojn.
Je tiuj vortoj Tereina ektremis.
- Ĉu vi estas cigano ? Demandis Barono Tilesko.
- Jes.
- Ĉu mi estos maldiskreta, se mi demandos, kion vi tute sole faris en la arbaro, kun novnaskito, je tia vetero ?
- La parencoj de mia forpasinta edzo min forpelis. Mi ne sciis kien iri.
- Ĉu vi mem ne havas parencaron ?
- Jes, mi ja havas ilin. Sed mi ignoras kie ekzakte ili estas.
- Nu, kion vi faros nun ?
- Foriri. Serĉi miajn gentanojn.
- Estos malfacile al vi trovi ilin.
- Mi trovos ilin.
- Vojoj kaj vetero estas malbonaj. Atendu almenaŭ printempon. Ĉi tie ni vin flegos. Kiam vi estos komplete resaniĝinta, vi povos labori en la kastelo, se vi tion deziros, kaj kiam vi volos, vi foriros.
- Dankon, Sinjoro Barono, por tiom da malavareco. Sed vi komprenu ke mi estas Romaino, kaj ne povas vivi sen libereco.
- Vi estos libera. Provu labori nur semajnon, kaj se tio ne plaĉas al vi, tiam vi povos forlasi nin. Pensu pri via filo. Li estos ŝirmita. Li ne plu riskos frostmorti. Li bezonos nenion.
- Vi estas bonkora, Signoro Barono. Sed kiel vi povas havi tiom da zorgoj por ni, mizeraj ciganoj ?
- Eksciu, Ĉiganka, ke antaŭ pli ol dudek jaroj, mi estis tre malsana. Neniu kuracisto el la regiono sukcesis resanigi min. Mi atendis jam nur la morton. Ciganoj kiel vi pasis en la vilaĝo, je kelkaj kilometroj. Oni eksciis ke inter ili estis sorĉistino. Mia patro venigis ŝin. Ŝi alvenis ĉi tien, portante sian infanon surbrake. Mi tute ne memoras tion, kion ŝi faris. Sed ĉio, kion mi povas diri, estas ke ŝi savis min. Tiam, mi promesis ĝiseternan dankemon al ĉiuj ciganoj.
Tereina aŭskultis ne senmire la rakonton de la barono. Ŝi demandis :
- Sinjoro Barono, ĉu vi rekonus tiun virinon, se vi vidus ŝin ?
- Ĉu vi memoras kelkajn trajtojn de tiu virino ?
- Certe.
- Ĉu ŝi diris sian nomon ?
- Jes, mi petegis ŝin diri ĝin, por ke mi memoru ŝin.
- Ĉu ŝia nomo ne estis Duniŝa ?
- Jes, ĝuste. Ĉu vi hazarde konas ŝin ?
Tereina mallevis la kapon.
P51
- Ŝi estis mia patrino.
- Vi diras "ŝi estis". Ĉu ŝi do mortis ?
- Jes, Ciganoj mortigis ŝin, unu tagon antaŭ vi akceptis min.
- Aĥ! kiel terure. Mi tiom ŝatus refoje danki ŝin! Ĉar mi jam ne plu povos tion fari, mi dankos vin.
- Oh, al mi vi ŝuldas nenion. Mi estas nur la etulon kiun antaŭ dudek jaroj Duniŝa portis surbrake ...
- Ĉu vi ?
- Jes, mi estas ŝia nura infano.
La barono enpensiĝis momenton, poste li diris :
- Ĉu vi mem ne estas sorĉistino ?
- Ne, respondis Tereina.
- Ĉar vi estas la filino de la virino, kiu savis mian vivon, konsideru vin ĉi tie en la propra hejmo. Mi refoje proponas la samon kiel antaŭe.
Tiumomente servistino eniris kaj diris :
- Fraŭlino Helena vekiĝis, kaj petas Sinjoron Baronon.
Tiu ekstaris.
P52
- Bonvolu senkulpigi min, li diris al Tereina, mia filino petas min, kaj li foriris.
Restinte sola kun Vilma, Tereina alparolis ŝin.
- Mi ne povis kredi, ke ekzistas tiel bona homo ...
- Mia frato, vi tion vidos, simbolas mem bonkorecon.
Du tagojn post tiu konversacio, Tereina estis komplete resaniĝinta. Ĉiumatene, barono Tilesko venis por informiĝi pri ŝi, kaj demandinte, Tereina sukcesis ekkoni la precizan lokon kie li elprenis ŝin svenintan kaj la filon.
Tial, je sunleviĝo de la tria tago, Tereina eliris el la kastelo avertinte neniun, kaj facile retrovis la arbon ĉe kies trunko ŝi ŝirmiĝis. La neĝo daŭre kovris la grundon.
Tereina, kiun obsedis konstanta zorgo, revenis por preni la sakon entenantan ŝiajn orajn monerojn, kaj la lignopecon de la ursitoroj.
Kiam post pluraj horoj, ŝi ĝin malkovris sub dika neĝtavolo, ŝia vizaĝo elradiis pro ĝojo, kvazaŭ antaŭ la plej riĉa trezoro. Denove, per tiu lignopeco, nun fidante en ursitoroj, ŝi por ĉiam tenis la vivon de sia filo.
Reveninte en la kastelon Tilesko, ŝi intencis resti unu semajnon. Ŝi restis tie deksep jarojn.
....................................................................
En la tago mem kiam Tereina foriris, la Minest-anoj kaj la aliaj triboj, malmuntis la tendaron. Romaoj ne restas, kie la morto pasis.
Tristaj, korpremegitaj, ili forlasis la arbaron, kvazaŭ la ombro de Duniŝa postĉasis ilin.
Ili eltenis la saman ŝtormon kiel Tereina. Sed ili estis sur ebenaĵo kaj havis neniun ŝirmilon. Pluraj vurdoj estis rompitaj, ĉevaloj estis mortigitaj de branĉoj aŭ frostmortintaj, virinoj kaj infanoj estis vunditaj.
Tiam ili kredis sin malbenitaj pro tio, ke ili lavis la manojn en la sango de la sorĉistino, kaj dumlonge, tiu tragedia memoro restis en ilia menso. Jakali, timante vidi Duniŝan en ĉiu loko, ne plu aŭdacis eliri. Li iĝis blinda. Li jam ne parolis. Fine, li freneziĝis. Malamate de ĉiuj, li mortis, en majo, en teruraj suferoj kaj neniu, krom liaj filoj, volis ĉeesti por ricevi lian lastan elspiron.

1Mami : avino

Aucun commentaire: